e***@gmail.com
2014-10-15 09:00:37 UTC
Antaŭ 2018 la banka segreto malaperos en la tuta EU, entenataj Svislando, Aŭstrio kaj Norvegio: sume ĉiuj 30 Eŭropaj landoj, troviĝantaj inter Atlantiko kaj la rusaj limoj!
La Ekonomia kaj Financa Konsilio de la EU-ministroj aprobis la interkonsenton kontraŭ impostevito. Pli detale:
- la sekreto malaperos en EU ekde 2017, escepte de Aŭstrio kaj Svislando kie ĝi malaperos la sekvan jaron;
- la fiskaj administracioj de la EU-landoj estos devigitaj aŭtomate interŝanĝi la fiskajn informojn.
La interkonsento enkadriĝas en la monda batalo kontraŭ la fiskaj paradizoj komenciĝinta en 2005. La batalo estis lastatempe bremsata de Luksemburgio kaj Aŭstrio, kiuj postulis saman traktandon de Svislando, Andoro, Liĥtenŝteino, Monako kaj Sanmarino. Sed ĝi rekomencis en 2013 dank' al la skandalo Offshoreleakes, pri 130mil kurantaj kontoj kaŝitaj en la fiskaj paradizoj.
Temas pri granda konkero je civilizo de la Unio!
Simila aŭtomata intersanĝo tamen ekvalidos ankaŭ en la cetera mondo: tion lastatempe G20 petis al OSCE (monda Organizaĵo por la Koopero kaj la Evoluo Ekonomiaj).
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
Sume averto ankaŭ al la rusaj oligarkoj kaj magnatoj, kiuj amase frekventas la fiskajn paradizojn!
J-K