Discussion:
Eĉ guto malgranda kostante frapante traboras la monton granitan
(demasiado antiguo para responder)
e***@gmail.com
2014-10-15 09:00:37 UTC
Permalink
Antaŭ 2018 la banka segreto malaperos en la tuta EU, entenataj Svislando, Aŭstrio kaj Norvegio: sume ĉiuj 30 Eŭropaj landoj, troviĝantaj inter Atlantiko kaj la rusaj limoj!

La Ekonomia kaj Financa Konsilio de la EU-ministroj aprobis la interkonsenton kontraŭ impostevito. Pli detale:
- la sekreto malaperos en EU ekde 2017, escepte de Aŭstrio kaj Svislando kie ĝi malaperos la sekvan jaron;
- la fiskaj administracioj de la EU-landoj estos devigitaj aŭtomate interŝanĝi la fiskajn informojn.

La interkonsento enkadriĝas en la monda batalo kontraŭ la fiskaj paradizoj komenciĝinta en 2005. La batalo estis lastatempe bremsata de Luksemburgio kaj Aŭstrio, kiuj postulis saman traktandon de Svislando, Andoro, Liĥtenŝteino, Monako kaj Sanmarino. Sed ĝi rekomencis en 2013 dank' al la skandalo Offshoreleakes, pri 130mil kurantaj kontoj kaŝitaj en la fiskaj paradizoj.
Temas pri granda konkero je civilizo de la Unio!

Simila aŭtomata intersanĝo tamen ekvalidos ankaŭ en la cetera mondo: tion lastatempe G20 petis al OSCE (monda Organizaĵo por la Koopero kaj la Evoluo Ekonomiaj).

La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
Sume averto ankaŭ al la rusaj oligarkoj kaj magnatoj, kiuj amase frekventas la fiskajn paradizojn!
J-K
Oto Tekihaki
2015-06-12 15:01:03 UTC
Permalink
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
J-K
Dennis Keefe diras:

"Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.
Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo." ktp.ktp.

http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/
-----------------
Pripensige. Ĉu ne?
Oto
LeviPetro
2015-06-12 17:57:24 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki

Tio pensigas min pri geniaĵo, kiun mi uzis kiam en mia juneco mi biciklis.
Temas pri retropedalado. Per kombino de dentradoj, eblis ŝanĝi la rilato
inter pedalo kaj rado, kaj disponi grandan forton por suprenbicikli.
Biciklante hejmen en Parizo, mi facile kaj rapide supreniris laŭ deklivoj.
Ofte homoj gape rigardis la strangulon, kiu facile biciklis supren, pedalante
inverse de la kutimo, ŝajne freneze. Kelkaj ridis. Ŝajnas, ke la sistemo, kiu
estis sufiĉe populara antaŭ la Dua mondmilito, tute malaperis. Do genieco ne
garantias sukceson de praktike elprovita oportunaĵo.

Petro.
Oto Tekihaki
2015-06-13 11:20:37 UTC
Permalink
Post by LeviPetro

Estas vere strange. Mi neniam vidis ke iu pedalas inverse nek aŭdis pri tia sistemo. Kiam mi suprenkuras per biciklo mi uzas la pezon de mia korpo. Ĝi funkcias sufiĉe bone. Mi havas ankaŭ rapidec-ŝanĝilon sed mi uzas ĝin neniam.

Oto

Eugenio da Sangiorgio
2019-02-05 16:43:03 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Post by Oto Tekihaki
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
J-K
"Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.
Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo." ktp.ktp.
http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/
-----------------
Pripensige. Ĉu ne?
Oto
Tio pensigas min pri geniaĵo, kiun mi uzis kiam en mia juneco mi biciklis.
Temas pri retropedalado. Per kombino de dentradoj, eblis ŝanĝi la rilato
inter pedalo kaj rado, kaj disponi grandan forton por suprenbicikli.
Biciklante hejmen en Parizo, mi facile kaj rapide supreniris laŭ deklivoj.
Ofte homoj gape rigardis la strangulon, kiu facile biciklis supren, pedalante
inverse de la kutimo, ŝajne freneze. Kelkaj ridis. Ŝajnas, ke la sistemo, kiu
estis sufiĉe populara antaŭ la Dua mondmilito, tute malaperis. Do genieco ne
garantias sukceson de praktike elprovita oportunaĵo.
Petro.
L. L. Zamenhof
LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

"Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante."... Ni esperas ke niaj semoj ne baldaŭ finiĝos.
---------------------------
Eugenio da Sangiorgio :-)
Eugenio da Sangiorgio
2019-10-06 09:09:08 UTC
Permalink
Il giorno venerdì 12 giugno 2015 19:57:25 UTC+2, LeviPetro ha scritto:

Do genieco ne
Post by LeviPetro
garantias sukceson de praktike elprovita oportunaĵo.
Petro.
- Ofte havas pli sukceson ol la inventinto mem, homo kiu havas sufiĉan monon por reklami kaj enkonduki la linventaĵon en la komercon. (Mono parolas kaj hundo bojas)

Eugenio
Oto Tekihaki
2015-06-17 18:02:04 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
J-K
"Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.
Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo." ktp.ktp.
http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/
-----------------
Pripensige. Ĉu ne?
Oto
PS:

Mi suspektas ke en la tempo de onklo Zam la aferoj iris eĉ pli malbone. Tiam ne ekzistis interreto, ne ekzistis, "lernu.net" kaj ne ekzistis "Duolingo". Jen kion li pensis pri la afero:

"Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de "instruituloj" aŭ "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi "spritaj" mokoj."

http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html
---
Oto
Fabian Eugen
2017-12-03 16:10:18 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
J-K
"Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo." ktp.ktp.
Post by Oto Tekihaki
http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/
---------------------------------------------------------

-Jes. Fakte averaĝan homon aŭ malmulte aŭ tute ne interesas lerni fremdajn lingvojn. Sed tiu situacio ŝanĝiĝos. La moderna teknologio helpos lerni fremdajn lingvoj almenaŭ ĝis tia punkto ke homoj komprenos ke la laboro lerni etnajn lingvojn estas ekstreme malfacila afero kaj lerni artefaritan lingvon estas ege pli facile. Plurlingvismo estas subtenenda ĉar ĝi helpos Esperanton.

Jen la unuaj paŝoj tiudirekten:
https://www.facebook.com/awesomestuff365/videos/1974282469480969/

------------------------------
Eugenio da Sangiorgio
Eugenio da Sangiorgio
2019-10-04 14:22:24 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
J-K
"Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, kaj la anglan de la 21a. Tamen spite al ĉi tiuj klaraj avantaĝoj, malmulte da homoj antaŭe kaj nun akceptas Esperanton kiel internacian lingvon.
Multe da esperantistoj, kiel multe da aliaj homoj, kredas, ke se nova ideo aŭ nova produkto estas pli bona ol konkurencaj ideoj kaj varoj, ĝi nature estos post nemulta tempo akceptata aŭ aĉetata de homoj. Multo el la moderna fundamento de la fako ekonomiko baziĝis sur la principo de racieco. Racia homo akceptas ideon, se ĝi estas pli avantaĝa ol alia ideo aŭ varo kiu eble kostas pli, aŭ ne funkcias tiel rapide, aŭ ne daŭrovivas tiom da tempo, ktp. Sed estas longa listo de varoj kiuj estas okulfrape pli bonaj ol alternativoj, sed kiuj tamen estas ne rapide akceptataj de la homaro. Esperanto apartenas al tiu listo." ktp.ktp.
http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/
-----------------
— "Mi diras al vi, kio estas la kaŭzo de la malinklino (por akcepti Esperanton). Esperanto estas tro bona kaj ĝusta kaj racia. Amiko, la agadojn kaj decidojn de la homoj regas ne la prudento, sed la fantazio, kiun en ordinara lingvo oni nomas modo. Ekzistas stupidaj kaj malraciaj kaj malĝustaj, eĉ malbelaj aferoj, kiuj disvastiĝas en la tuta mondo, ĉiu akceptas kaj imitas ilin, simple pro tio, ke la ceteraj ĝin faras kaj la plej forta homa instinkto eĉ nun estas tiu, kiun ni heredis de tiu certa nia praulo. La portado de la dura kolumo kaj de la kravato estas unu el plej stupidaj kaj malraciaj aferoj, tamen, ĉi-momente (Temas pri la komenco de la pasinta jarcento) pli multaj portas sur la terglobo kravaton kaj duran kolumon, ol kiom parolas Esperante. Ankaŭ mi portas ilin, mi kiu tion scias." -Jes averaĝa homo kondutas tiel.... Kaj mi ne estas cent-procente certa ke ankaŭ mi kondutas same, sen rimarki tion. :-)

http://autodidactproject.org/other/karinthy_hv/karinthy_novasento.html
---------------------------------------
Eugeniuo da Sangiorgio
Oto Tekihaki
2015-10-27 12:24:00 UTC
Permalink
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
J-K
La itala radio radio 3 (26102015) faris enketon, en la itala lingvo, pri Esperanto. Se ĝi interesas vin, jen la ligilo:
https://player.fm/series/rai-podcast-radio3-19383/tre-soldi-del-26102015-mi-estas-esperanto-1-di-marina-lalovic
----
Oto
Oto Tekihaki
2015-10-28 17:57:27 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
https://player.fm/series/rai-podcast-radio3-19383/tre-soldi-del-26102015-mi-estas-esperanto-1-di-marina-lalovic
----
Oto
PS: La listo fariĝas pli kaj pli longa. Bonvolu serĉi la sekvan titolon:

"TRE SOLDI del 27/10/2015 - MI ESTAS ESPERANTO" |
-------------
Oto Tekihaki
https://player.fm/series/rai-podcast-radio3-19383/tre-soldi-del-26102015-mi-estas-esperanto-1-di-marina-lalovic
Oto Tekihaki
2015-10-30 19:06:49 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
https://player.fm/series/rai-podcast-radio3-19383/tre-soldi-del-26102015-mi-estas-esperanto-1-di-marina-lalovic
----
Oto
"TRE SOLDI del 27/10/2015 - MI ESTAS ESPERANTO" |
-------------
Oto Tekihaki
https://player.fm/series/rai-podcast-radio3-19383/tre-soldi-del-26102015-mi-estas-esperanto-1-di-marina-lalovic
PS: La supran radioprogramon pri Esperanto ĉivespere (vendrede je la 20-a horo) mi estas aŭskultanta en la itala lingvo.

Oto Tekihaki
Oto Tekihaki
2015-10-31 12:04:18 UTC
Permalink
Il giorno venerdì 30 ottobre 2015 20:06:51 UTC+1,
Post by Oto Tekihaki
PS: La supran radioprogramon pri Esperanto ĉivespere (vendrede je la 20-a horo) mi estas aŭskultanta en la itala lingvo.
Oto Tekihaki
PS: La titolo en podkasto: "TRE SOLDI del 30/10/2015 - MI ESTAS ESPERANTO", ĉivespere troviĝas je la 12 loko. Ĉiel ajn ĝi estas rekonebla pro la majuskla skribo: MI ESTAS ESPERANTO.

https://player.fm/series/rai-podcast-radio3-19383/tre-soldi-del-30102015-mi-estas-esperanto-1-di-marina-lalovic

Oto
Oto Tekihaki
2015-11-04 14:16:27 UTC
Permalink
Il giorno sabato 31 ottobre 2015 13:04:20 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:

PS:La frazo en majusko "MI ESTAS ESPERANTO" jam malaperis el la listo de disaŭdigoj. Por aŭskulti la disaŭdigon en podkasto estas necesa la sekva ligilo:

http://www.radio3.rai.it/dl/portaleRadio/media/ContentItem-f3da908d-e456-4a7f-9f00-a411d8505476.html
------
Oto

Laŭnecese, ankaŭ la sekva:
https://www.google.it/search?q=MI+ESTAS+ESPERANTO&ie=utf-8&oe=utf-8&gws_rd=cr&ei=OhA6Vv-AMOvhywP0w7OYAQ
Oto Tekihaki
2015-11-14 11:10:11 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
http://www.radio3.rai.it/dl/portaleRadio/media/ContentItem-f3da908d-e456-4a7f-9f00-a411d8505476.html
------
Oto
https://www.google.it/search?q=MI+ESTAS+ESPERANTO&ie=utf-8&oe=utf-8&gws_rd=cr&ei=OhA6Vv-AMOvhywP0w7OYAQ
PS: Jen alia disaŭdigo de la itala televido pri Esperanto, por tiuj kiuj komprenas la italan. Rai parlamento SPAZIO LIBERO:

http://www.rai.tv/dl/RaiTV/programmi/media/ContentItem-9aadccda-b7a8-4980-9b9f-eeaaccedb94c.html
----------------------
Proponas ĝin Oto Tekihaki
Fabian Eugen
2016-09-09 16:07:50 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
http://www.radio3.rai.it/dl/portaleRadio/media/ContentItem-f3da908d-e456-4a7f-9f00-a411d8505476.html
------
Oto
https://www.google.it/search?q=MI+ESTAS+ESPERANTO&ie=utf-8&oe=utf-8&gws_rd=cr&ei=OhA6Vv-AMOvhywP0w7OYAQ
http://www.rai.tv/dl/RaiTV/programmi/media/ContentItem-9aadccda-b7a8-4980-9b9f-eeaaccedb94c.html
----------------------
Proponas ĝin Oto Tekihaki
Jen lingva justeco el movada vidpunkto:
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/28/mvp006-lingva-justeco/
--------------------
Proponas aŭskulti ĝin Eugenio Fabian
LeviPetro
2016-09-25 17:08:04 UTC
Permalink
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...

Petro.
Fabian Eugen
2017-08-30 09:02:46 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
Anekdotoj ne ĉiam estas logikaj, ĉar iliaj kreantoj ankaŭ ne ĉiam estas logikaj. Sed simili al robotoj estas eĉ pli malbone. Mi esperas ke ni ne alvenos ĝis tia punkto kiel oni povas vidi sur la suba video. Tio estus terure. Kiam homoj ne plu deziras havi idojn, tio signifus la finon de la homaro. Ĝi estus eĉ pli terura ol tio kion previdis Orwell en sia libro, "1984":
https://www.facebook.com/1337HACKING/videos/331672903919784/?hc_ref=ARQSY0j9GtPMPdbWVMvpoPH5wt7zBCMPTAwrMusg9okLgSCaEa3rpzOkWX8EUkuSYOs

http://novajhoj.weebly.com/george-orwell--1984.html
--------------------
Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2017-08-30 09:25:36 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
https://www.facebook.com/1337HACKING/videos/331672903919784/?hc_ref=ARQSY0j9GtPMPdbWVMvpoPH5wt7zBCMPTAwrMusg9okLgSCaEa3rpzOkWX8EUkuSYOs
http://novajhoj.weebly.com/george-orwell--1984.html
--------------------
Amike, Eugenio
PS: Nun, mi prezentas al vi grupon Kiun oni nomas "Debato inter esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Mi dirus "Debato inter esperantistoj kaj malesperantistoj. Ĉi tie estas kelkaj influaj personoj kiuj konsideras Esperanton mortinta kaj jam entombigita. Estas bezonata helpo de iu kiu kapablas skribi anglalingve: https://www.facebook.com/groups/146568582540577/
Fabian Eugen
2017-08-30 10:22:43 UTC
Permalink
Il giorno mercoledì 30 agosto 2017 11:25:38 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
PS: Tempovojaĝo kun Claude Piron en la jaron 2052:

"Gesinjoroj en la Juĝantaro,

Vi aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj uzis la vorton kvazaŭ : "Ili agis kvazaŭ ne ekzistus alternativo", "kvazaŭ ne estus kontrolendaj faktoj", "kvazaŭ nia propono estus ridinda", "kvazaŭ la koncerna lingvo ne ekzistus", ktp ktp. La revenado de tiu vorto emfazas, kiel persiste la akuzitoj neglektis la realon. Ili supozate apartenas al la politika, ekonomia, kultura, universitata aŭ socia elito de la mondo, ili havis postenojn kun grandegaj prestiĝo kaj respondecoj, iliaj decidoj efikis sur la vivojn de ĉiuj loĝantoj de nia planedo, tamen ili agis sen sento pri respondeco, kvazaŭ etuloj infanĝardenaj. Kaj nun - vi aŭdis ilin - ili provas defendi sin dirante: "Ni ne sciis", "Ni ne povis imagi, ke tiel estas".

Por daŭrigi la legadon bonvolu klaki ĉi tie:

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/2052.htm
----------------
Amike salutas vin Eugenio
Fabian Eugen
2017-08-30 12:07:36 UTC
Permalink
Il giorno mercoledì 30 agosto 2017 11:25:38 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
............
PPS: Jen mallonga dialogo kun kabeinta eterna komencantino, kiu asertis ke la vortordo de Esperanto estas SVO, sekve la n-finaĵo estas senutila:
Olga Smirnova: -Esperantists have a product to sell: a horse-drawn cart called "Esperanto". ( Esperantistoj volas vendi ĉeval-ĉaron nomatan Esperanto)

People of the XXI century do not like carts. They have no desire to buy them. They do not want to "remove" them.

You should stop consider the whole universe more stupid than yourself and reflect on your agenda. Concentrate more on what you can offer to the mankind, not on why everybody should buy your language.

Eugen Fabian: -Ĉesu diri malsagaĵojn. Esperanto ne estas vendejo. Se ĝi ne plaĉas al vi, ignoru ĝin.
LeviPetro
2017-08-30 17:11:27 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
https://www.facebook.com/1337HACKING/videos/331672903919784/?hc_ref=ARQSY0j9GtPMPdbWVMvpoPH5wt7zBCMPTAwrMusg9okLgSCaEa3rpzOkWX8EUkuSYOs
http://novajhoj.weebly.com/george-orwell--1984.html
--------------------
Amike, Eugenio
PS: Nun, mi prezentas al vi grupon Kiun oni nomas "Debato inter esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Mi dirus "Debato inter esperantistoj kaj malesperantistoj. Ĉi tie estas kelkaj influaj personoj kiuj konsideras Esperanton mortinta kaj jam entombigita. Estas bezonata helpo de iu kiu kapablas skribi anglalingve: https://www.facebook.com/groups/146568582540577/
Mi supozas, ke inter tiuj personoj estas iu nomita Olga, kiu lau priskribo similas ghemelinon de chi tiea parazita Elhana. Respondi al tiaj personoj estas perdo de tempo. Iliaj argumentoj kontrau Esperanto estas tiaj, ke ili pli vekas scivolon pri tiu neebla lingvo, kiu ankorau ankorau funkcias 130 jarojn post sia pretendita fiasko.
Mi ne konektighis al Facebook pro manko de fido.

Petro.
Fabian Eugen
2017-12-03 16:54:59 UTC

Vi tute pravas, Petro. Estas pli bone ke ni pensu al niaj aferoj:

-------------------------
Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2017-12-30 18:21:47 UTC
Permalink
PS: Iuj ĵurnalistoj, malpli ili scias pri Esperanto, despli ili predikaĉas pri ĝi. Ili informas pri temo pri kiu ili scias preskaŭ nenion :

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto

Loading Image...

http://youtu.be/sj8k2064v9I
-------------------------
Amike vin salutas, Eugenio
Oto Tekihaki
2019-11-23 16:48:18 UTC
Permalink
Anekdotoj ne ĉiam estas logikaj, ĉar iliaj kreantoj ankaŭ ne ĉiam estas logikaj. Sed simili al robotoj estas eĉ pli malbone. Mi esperas ke ni ne alvenos ĝis tia punkto kiel oni povas vidi sur la suba video. Tio estus terure. Kiam homoj ne plu deziras havi idojn, tio signifus la finon de la homaro. Ĝi estus eĉ pli terura ol kion skribis Orwell en sia llibro (1984 ).
PS: La supra ligilo ne funkcias. Nun mi korektas ĝin. Jen la ligilo por legi la Esperantan tradukon de la libro "1984" de Orwell: http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20orwell,%20george%20-%201984.pdf
Eugenio da Sangiorgio
2019-11-07 17:21:14 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
https://www.facebook.com/1337HACKING/videos/331672903919784/?hc_ref=ARQSY0j9GtPMPdbWVMvpoPH5wt7zBCMPTAwrMusg9okLgSCaEa3rpzOkWX8EUkuSYOs
http://novajhoj.weebly.com/george-orwell--1984.html
--------------------
Amike, Eugenio
PS: La ligilo pri la libro de Orwell ne plu funkcias. Nun mi korektas ĝin: http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20orwell,%20george%20-%201984.pdf
Fabian Eugen
2018-02-02 06:38:42 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
Ekzistas fakto kiu klare manifestiĝis ankaŭ en ĉi tiu forumo: "Coca-Cola kaj frititaj terpomoj estas aĉaj varoj kun bonega merkatumo. Ni havas bonegan varon kun aĉa merkatumo."... Kaj ĝuste tiuj kiuj devus diskonigi nin, kion ili faras? Ili misfamigas nin: https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto
------------
Amike, Eugenio :-)
Fabian Eugen
2018-04-22 12:03:53 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
Fakte eĉ Zamenhof ne pensis ke Esperanto estos baldaŭ akceptita: "Kiam tio ĉi venos ― ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj"... Sekve, li ne pensus ke Esperanto estas malsukcesinta, ĉar jam pasis pli ol 130 jaroj. Tion tamen pensas la trio Leonid-Olga-Elhana. Leonido konsideras ĝin kadavro de antikva lingvo sur kiu li povas libere eksperimenti: https://www.facebook.com/groups/146568582540577/
----------------------
Eugenio da Sangiorgio
LeviPetro
2018-04-22 22:13:38 UTC

La opinio de tiuj personoj ne gravas. La estonta tempo apartenas al la estontaj generacioj.

Petro.
Eugenio da Sangiorgio
2018-07-18 12:35:37 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
Fakte eĉ Zamenhof ne pensis ke Esperanto estos baldaŭ akceptita: "Kiam tio ĉi venos ― ni ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj"... Sekve, li ne pensus ke Esperanto estas malsukcesinta, ĉar jam pasis pli ol 130 jaroj. Tion tamen pensas la trio Leonid-Olga-Elhana. Leonido konsideras ĝin kadavro de antikva lingvo sur kiu li povas libere eksperimenti: https://www.facebook.com/groups/146568582540577/
----------------------
Eugenio da Sangiorgio
PS: - Ili pensas ke Esperanto ne progresas ĉar ĝi bezonas reformojn kaj ni esperantistoj estas obstinuloj kiuj ne volas kompreni tion. Jen kion pensis pri la temo Zamenhof: "Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto."

Eugenio
LeviPetro
2018-07-18 16:32:38 UTC
Permalink
Post by Eugenio da Sangiorgio

Bone. Mi ne riproĉos al Zamenhof lian fidon al registaroj, kiun certe neniu meritis. Tiu favoro, per kiu li tro honoris ilin evidente estas kaduka. Kiam
registaroj konsentos agnoski al Esperanto la internacian rolon, kiun ĝi jam bonege plenumas inter la esperantistoj, ili memkompreneble havos nenian rajton pretendi al rajto ŝanĝi eĉ nur unu komon de nia Fundamento. Ili simple nur devos akcepti nian lingvon tia, kia ĝi estos post pli ol jarcento da polurado per ĉiuflanka praktika uzado.

Petro.
Eugenio da Sangiorgio
2018-07-18 21:54:26 UTC

Vi pravas, Petro. Fakte al mi ŝajnas ke en la komenco de la dudeka jarcento la esperantistoj kaj ne nur ili, estis iomete tro optimistaj. Kiel vi povas legi en la suba fragmento de parolado de Kazimierz Bein, ili esperis ke "baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo, kiel lingvo internacia." Ili tute ne suspektis pri la teruraĵoj de la du mondmilitoj kiuj sekvis kaj ke Esperanto ne estos akceptita eĉ post 130 jaroj. Kiam Kabe vekiĝis al la realeco, li tuj forlasis la movadon. Jen fragmento de lia parolado en la kongreso De Bulonjo ĉe maro, en 1905:

"Nun kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigadon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn, ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo, kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de l' homaro." file:///Users/eugenfabian/Google%20Drive/Dokumentoj/Kabe%202005%20-%20Historio%201905%20-%20Parolado%20de%20Kabe.html

Eugenio
Eugenio da Sangiorgio
2018-07-19 12:41:01 UTC

PS: Bedaŭrinde la supra ligilo ne funkcias. Vi povas legi la tutan tekston de la fama parolado de Kazimierz Bein, en la malsupra parto de la paĝo "Alia vidpunkto", per la sekva ligilo: https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/
LeviPetro
2018-07-20 07:10:04 UTC

Komuna facile lernebl lingvo estas homara bezono pli necesa nun ol iam ajn. La modernaj ŝtatoj, sub la jugo de tutmonda financistaro, fiaskis en sia urĝega tasko, favori lingvan komunikadon inter civitanoj de ĉiuj landoj. Sen iluzio pi ilia tiurilata bona volo, plu postuli ĝin de ili estas nature. Ni ne bezonas ilian permesnon por mem uzi Esperanton.
Eugenio da Sangiorgio
2019-01-15 21:52:24 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
"Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan."
Pli ĝuste estus diri "la monton kalkŝtonan".
Cetere, necesas atendi longan tempon, ke unu sama guto denove frapos
samloke...
Petro.
Jes oni devas havi paciencon. Zamenhof pensis ke tiu proceso povas daŭri eĉ plurajn jarcentojn. Ĉi tiu ludilo sube montras ke la nombro de esperanto-parolantoj estas kreskanta. (773.181-->773.442-->773.664--> 773.700-->773.787-->733.794) Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan (aŭ kalkŝtonan: http://c3eo.chaotik.de/nombrilo/?fbclid=IwAR2U0UChezzfcBiYmJzuA3hLK4x3V7uBGywaNkof1r8FEgyLjJfDj0tzzRY
--------------------------------
Eugenio da Sangiorgio
LeviPetro
2019-01-16 20:15:38 UTC

La evoluanta "oficiala" nombro donita de tiu ludilo prezentas neniun eblecon de rilato kun kontrolebla realeco.

Petro.
Eugenio da Sangiorgio
2019-01-16 20:28:41 UTC

Ĉu ĝi ne respegulas (almenaŭ iomete) la malrapidecon de la disvastiĝo de Esperanto?
Eŭgeno
LeviPetro
2019-01-17 10:46:35 UTC

La reala nombro de esperantistoj ne estas kalkulebla, nek kontrolebla. Mi mem estis esperantisto jam de jaroj antaŭ ol iel rilati kun aliaj. Tiam kiel esperantisto "ne ekzistis". Tamen ankaŭ multaj membroj de asocioj apenaŭ kapablas diri "bonan tagon". Cetere proksimume duono de la homaro jam konkrete scias pli ol duonon de la vortaro de Esperanto, sed ne scias, ke ili jam scias tion. Por iĝi esperantistoj, ili nur bezonus kompletigi sian scion.

Petro.
Eugenio da Sangiorgio
2019-01-17 16:10:19 UTC

Laŭ Emilio Cid: Ekzistas 70 milionoj de idealistoj sur la mondo, kiuj lernus Esperanton, kondiĉe ke ili scius pri ĝia ekzisto. Ĝenerale oni diras ke ekzistas ĉirkaŭ 2 milionoj da esperantistoj sur la mondo, sed estas neeble ekzakte scii tion, samkiel ne estas eble scii kiom da ŝakludantoj ekzistas sur la mondo. Kvankam al mi plaĉas tiu ludo, sed mi estas certa ke mi, samkiel multegaj aliaj, ne estus sur tiu listo:

Eŭgeno
Eugenio da Sangiorgio
2019-01-17 16:24:33 UTC
Permalink
Post by Eugenio da Sangiorgio
Post by LeviPetro
La reala nombro de esperantistoj ne estas kalkulebla, nek kontrolebla. Mi mem estis esperantisto jam de jaroj antaŭ ol iel rilati kun aliaj. Tiam kiel esperantisto "ne ekzistis". Tamen ankaŭ multaj membroj de asocioj apenaŭ kapablas diri "bonan tagon". Cetere proksimume duono de la homaro jam konkrete scias pli ol duonon de la vortaro de Esperanto, sed ne scias, ke ili jam scias tion. Por iĝi esperantistoj, ili nur bezonus kompletigi sian scion.
Petro.
Laŭ Emilio Cid: Ekzistas 70 milionoj de idealistoj sur la mondo, kiuj lernus Esperanton, kondiĉe ke ili scius pri ĝia ekzisto. Ĝenerale oni diras ke ekzistas ĉirkaŭ 2 milionoj da esperantistoj sur la mondo, sed estas neeble ekzakte scii tion, samkiel ne estas eble scii kiom da ŝakludantoj ekzistas sur la mondo. Kvankam al mi plaĉas tiu ludo, sed mi estas certa ke mi, samkiel multegaj aliaj, ne estus sur tiu listo: http://youtu.be/URUFYXJknEI
Eŭgeno
PS: "Al ni mankas jurnalistoj kiuj favore parolas pri nia lingvo kaj diskonigas nian lingvon", diras Emilio Cid. "Se ni ne disvastigas informadon pri Esperanto, homoj scios nenion pri nia lingvo kaj nia lingvo mortos": http://youtu.be/URUFYXJknEI
http://youtu.be/URUFYXJknEI
Frans Cobben
2018-09-20 09:11:15 UTC
Permalink
Antaŭ 2018 la banka sekreto malaperos en la tuta EU, entenataj Svislando, Aŭstrio kaj Norvegio: sume ĉiuj 30 Eŭropaj landoj, troviĝantaj inter Atlantiko kaj la rusaj limoj!
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
Sume averto ankaŭ al la rusaj oligarkoj kaj magnatoj, kiuj amase frekventas la fiskajn paradizojn!
La impostoj estas tro komplikaj ja!
Eugenio da Sangiorgio
2019-02-08 12:49:45 UTC
Permalink
Antaŭ 2018 la banka sekreto malaperos en la tuta EU, entenataj Svislando, Aŭstrio kaj Norvegio: sume ĉiuj 30 Eŭropaj landoj, troviĝantaj inter Atlantiko kaj la rusaj limoj!
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
LA VOJO
J.R.Nogal

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj 
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj 
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.
-------------------------------------
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante 
Ni iru la vojon celitan! 
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino, kaj la pacienco—
Jen estas la signoj, per kies potenco 
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, 
Atingos la celon en gloro.

L. Zamenhof, el "Fundamenta Krestomatio."
-----------------------------------------
Se vi deziras daŭrigi la legadon, jen ĝusta ligilo por vi:
https://forum.duolingo.com/comment/9921430/LA-VOJO
---------------------
Eŭgeno
Eugenio da Sangiorgio
2019-10-17 23:34:59 UTC

Post-skripto

Truelefty demandis: "La espero" estas ankaux bela kanto Parenteze, cxu "la vojo" estas kanto?

- Laŭ mia opinio, oni povas kanti ĝin laŭ la muziko de Czerwinski, "Tagiĝo". (La teksto estas de Grabowski.) Jen la dua strofo de "Tagiĝo": "Post longa migrado sur dorna la voj' minacis nin ondoj de l' maro. Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj' sur verda haven' de l' homaro. Post longa batalo, maldolĉa turment' la stela standardo jam flirtas en vent' (bis)" ktp... Iomete lamas la sekva linio: "L' espero, l' obstino, kaj la (laa) pacienco..." Ĝi devus esti ŝanĝita jene: L' espero, l' obstino, kaj multa pacienco (anstataŭ laa pacienco)...

Eugenio da Sangiorgio
2019-10-18 13:12:58 UTC
Permalink
Il giorno venerdì 18 ottobre 2019 01:35:01 UTC+2, Eugenio da Sangiorgio ha scritto:
Post-skripto
Post by Eugenio da Sangiorgio
Truelefty demandis: "La espero" estas ankaux bela kanto Parenteze, cxu "la vojo" estas kanto?
Mi ne estas enskribiĝinta ĉe Duolingo kaj pro tio mi ne povas respondi al li je ĝusta loko.

Nun mi trovis ankaŭ la kazonon "La vojo" kantatan de Gianfranco Molle. Jen ĝi:

Do, mia respondo estas: Jes "la vojo" estas ankaŭ kanto.
-----------------
Eugenio
Eugenio da Sangiorgio
2019-10-03 10:13:53 UTC
Permalink
Post by e***@gmail.com
La grandajn revolucioj estas tiuj kiuj okazas laŭgrade kaj per pacaj metodoj, ne tiuj kiuj okazas abrupre per perfortoj kaj militoj!
Sume averto ankaŭ al la rusaj oligarkoj kaj magnatoj, kiuj amase frekventas la fiskajn paradizojn!
J-K
- Ekzistas grava problemo pri kiu oni parolas preskaŭ neniam. Temas pri la tro rapida maljuniĝo de la esperanta movado. Jen grava demando: Kiel allogi junulojn al la movado?
Mi citas el artikolo de Rober Nielsen:

"Mi povus verki artikolon pri tio kiel maljunas kaj malkreskas la movado, sed mi preferas verki pri manieroj allogi novajn homojn kaj kreskigi la junularon....Do, mi ne scias entute kiel junigi la movadon, sed mi certas ke oni devos forte labori. Ne sufiĉas nur atendi ke la novuloj venu al vi, vi devos serĉi kaj venigi ilin. Oni devos eksperimenti kaj ekprovi novajn ideojn. La interreto estos la malŝlosilo al nova generacio de esperantistoj, sed oni devos kapti la oportunon. Ne sufiĉos kaŝi sin antaŭ la moderneco kaj daŭrigi la tradiciajn metodojn, la moderna mondo estas trajno, oni devas kuri por ne postresti kaj por ĝin kapti."

https://www.liberafolio.org/2018/05/28/kiel-junigi-la-movadon/
-----------------------------------------------------------------
Mi komplimentas samideanon Robert Nielsen pro lia bonega artikolo!
Eugenio da Sangiorgio
Frank Merla
2019-10-03 17:35:57 UTC
Permalink
Certe indas kundiskuti kaj eventuale kunfari je kreivaj taskoj, kiujn oni evoluas en nubo.re. Estus bone se la ideo de kunfarado enirus la kapojn de pli kaj pli da esperantoj.
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=995
LeviPetro
2019-10-03 22:42:38 UTC
Permalink
Post by Frank Merla
Certe indas kundiskuti kaj eventuale kunfari je kreivaj taskoj, kiujn oni evoluas en nubo.re. Estus bone se la ideo de kunfarado enirus la kapojn de pli kaj pli da esperantoj.
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=995
Atentu tamen, ke frapante la guto ne estu tro kostanta.
Eugenio da Sangiorgio
2019-10-04 13:45:14 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Post by Frank Merla
Certe indas kundiskuti kaj eventuale kunfari je kreivaj taskoj, kiujn oni evoluas en nubo.re. Estus bone se la ideo de kunfarado enirus la kapojn de pli kaj pli da esperantoj.
http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=995
Atentu tamen, ke frapante la guto ne estu tro kostanta.
Vi pravas Petro. Vi pensigas min al la testimonoj de Jehovo. Fakte, ilia guto estas iomete tro konstanta kaj por iuj tro ĝena. Ankaŭ por mia edzino, sed ne por mi. Ili ofte haltigas min por fari ilian predikon. Mi diras: -"Mi parolas tre volonte kun vi, sed mi volas tuj diri al vi, ke mi ne estas religiulo. Tamen kiel enmigrinto, mi profitas pri via ĝentileco kaj volonte dialogas kun vi. Sed, por eviti elreviĝon, vi devas scii, ke mi estas agnostikulo." Tiel ili parolas iomete malpli pri religio. :-)
-------------------
Eugenio
Loading...