Post by Fabian EugenPost by f***@gmail.comPost by LeviPetroFor English speaking people who want some information about Esperanto
https://books.google.fr/books?id=tbgfAAAAQBAJ&printsec=frontcover&dq=isbn:3110824566&hl=fr&sa=X&ved=0ahUKEwjqveOr-fPSAhUrL8AKHQeFCpAQ6AEIHDAA#v=onepage&q&f=false
Petro.
The Esperanto movement is too small. The language Esperanto has no economic or political power. No big organization uses Esperanto!
Esperanto estas tro malgranda por esti videbla. Ĝin konas tro malmultaj personoj kaj ni estas tro malfortaj por ŝanĝi ĉi tiun situacion. Mi kredas ke tio en la venonto ŝanĝiĝos, sed ni devas havi paciencon.
Eugenio da Sangiorgio
Tio estas gravega problemo precipe por tiuj, kiuj sen plia pripenso "kontrauas"
Esperanton. Ili bezonas pravigon por "ne fari", kvazau iu ajn bezonus motivon
por ne fari.
Mi tute ne starigis al mi tian problemon por eklerni Esperanton, kiam mi jhus estis dekunujara. En la unua semajno mi eksciis la tutan Fundamentan Gramatikon,
kiun mi poste neniam forgesis, kaj de tiam la sola demando, kiu staris al mi,
estis: chu praktiki ghin au ne. Akirinte abiturientecon, mi facile konstatis,
ke mi bezonus dedichi nur sensignifan tempon al la finlernado de Esperanto, kompare al la tempo, kiun mi jam dedichis al la angla por mezbona rezulto. Poste mi komencis serchi esperantistojn, por uzi kun ili la lingvon. Mi
renkontis precipe du specojn de homoj. La plimulto, post la unua "bonan tagon"
tuj daurigis la konversacion en franca lingvo. Poste mi renkontis verajn
esperantistojn, inter kiuj la unua estis dano, kiu tute ne sciis la francan.
De tiam Esperanto donis al mi pli ol 70 jarojn da plezura internacia komunikado.
Mi estas nek "finvenkisto" nek "raumisto", sed praktikanto de Esperanto. Por
mi, la esperantistoj estas tro multaj, por esti chiuj rekte kontakteblaj.
Petro.