Post by Oto TekihakiPost by LeviPetroUnu el la ĉefaj kaŭzoj de la malfacileco de la akuzativo en Esperanto
certe estas ĝia falsa reputacio de malfacileco. Kiam instruisto diras
al lernanto "hoho! la akuzativo ... tio estas malfacila temo, pri kiu
ni parolos pli malfrue, kiam vi jam havos iom da sperto", la lernanto
tuj komprenas, ke pli bone estas lasi flanke tiun ŝtonon de
falpuŝiĝo... kaj laŭeble forgesi ĝin.
Male, tiu, kiu donas al si la malgrandan penon kiel eble plej frue
lerni laŭ analiza metodo la tre simplajn kaj senesceptajn regulojn de
la akuzativo en Esperanto, konstatos poste, se li lernos alian lingvon
kun morfologia deklinacio, ke la deklinacio de Esperanto estas ne nur
pli facile lernebla, sed ankaŭ estas oportuna enkonduko al lernado de
pli komplikaj lingvaj sistemoj.
Petro.
Saluton Petro! Mi estas scivola pri via opinio.
Vincent Prugnard diras: "Kaŭze de la akuzativo, ŝajnas al mi ke mi ne plu progresas en Esperanto. Mi ĉiam devas legi miajn tekstojn almenaŭ unufoje pli, nur por kontroli la akuzativon. Mi cerbumas kun ĉiuj verboj : kie estas la subjekto, kie estas la komplemento. Mi perdas multe da tempo nur pri ĝi, kaj ĝi iom paralizas min.
Laŭ mi (sed povas aspekti malrespektan) Z. faris grandan stultaĵon, kiam li decidis aldoni tiun regulon. Estintus ege pli simpla ke ni aldonu la n-finaĵo sur la subjektoj."
Oto: Li eble ne rimarkis ke se oni markus la subjekton per n-finaĵo, anstataŭ la objekto, nenio ŝanĝiĝus. Iuj substantivoj estas subjektoj aliaj estas objektoj aŭ prepozitivoj. Se li kapablus identigi la subjekton, tio jam estus bona rezulto ĉar konante la subjektojn oni jam kapablas eviti la sisteronajn akuzativojn. Se por iu estas malfacile identigi la rektajn objektojn, tio signifas ke li ne kapablas identigi eĉ la subjektojn. Konante la subjektojn sufiĉas ke oni flankenmetu la substantivojn kun prepozicioj kaj la restantaj estas rektaj objektoj. Sekve mi pensas ke, kiu ne kapablas identigi la objektojn de la ago kapablas identigi eĉ ne la subjekton de la ago. Sekve, translokigi la n-finaĵon de la objekto al la subjekto ne havus nenian avantaĝon. Bonvolu diri se mi eraras.
https://fabigen.wordpress.com/por-au-kontrau-la-akuzativo/
---
Oto
Oto, mi konsentas kun vi pri tio, ke kiu ne scias distingi la rektan objekton
disde la subjekto, tiu ankau probable ankau ne scias distingi la subjekton
disde la komplementoj kaj probable ne chiam tion komprenas, kion li mem
diras. Tio estas ekstreme ofta fenomeno ligita al malklerula konduto. Ech
kleruloj ofte kondutas tiel interalie pro urghemo. Komencante frazon kun
iu ideo, oni finas ghin kun alia, forgesante ion. Tio estas ligita al la
fakto, ke parolo estas, kiel Antoine Meillet atentigis, nekonscia fenomeno.
Tio kompreneble kolizias kun la nocio de racia lingvo. Mi estis proksimume
okjara, kiam mi eklernis la distingon inter subjekto kaj komplemento. Kiam
mi lernis traduki el latino, mi lernis, ke la du unuaj pashoj de ellatina
traduko estas trovi 1-e la verbon kaj 2-e la subjekton. Oni scias lingvon,
kiam oni ne plu bezonas tiun racian analizon.
Mi ofte pensis, kiel Vincent, ke iel pli simple estus marki nur la subjekton,
forlasante la uzon de la akuzativo por indiki la direkton de movo kaj la
nedifinitan objekton (kiun chiu lingvo kutime markas per iu deviga tradicia
rimedo) kaj konfuzante la predikativon kun rekta objekto (Oni povas
rimarkigi, ke la predikativo priskribas ion, kion ghi asignas al la
subjekto). Tio efektive estus ebla solvo, pri kiu jam estas tro malfrue por
diskuti.
Tamen alia respondo estas ebla: Esperanto ja markas, kiel la japana, kaj la
subjekton, kaj la rektan objekton: la marko de la subjekto en Esperanto estas
la _foresto_ de finajho -n au de prepozicio. La analizo de la Esperanta frazo
(plej oportune) komencighas per rekono 1-e de la verbo (finajho as, is, os, us, u en chefpropozicio) kaj 2-e de la subjekto (sen finigho -n kaj sen
prepozicio. Oportuna (eble ne por chiuj?) maniero fari tiun analizon povus
esti konsideri aktivan verbon pasiva, ghian rektan objekton (finigho -n)
subjekto kaj ghian subjekton (sen finigho -n kaj sen prepozicio) ergativo.
Marki tiujn distingojn alimaniere, efektive shanghus nenion.
Instruisto povas klarigi tion pli pedagogie en sia kurso ol mi en reta
mesagho. Tio tamen ne sufichas por lerni la lingvon ghis plena posedo:
necesas ekzercighi per abunda praktiko, ghis la racia analizo ighas automata
kaj nekonscia.
Petro.