Post by Nikolao MihajlenkoPost by Nikolao Mihajlenko"Lingva mapo de Eŭropo". Gaston Dorren amikece kritikas Esperanton.
http://youtu.be/7ueghQkyYLM
Sendu la legilon al amiko.
Mi petas eĥi en Jutubo.
Nikolao M.
Pro kio vi silentas? Chu mi parolis nekomprenebe? Chu libro de Gaston ne estas interesa?
Ni plejparte parolas pri lingvoj, sed en realeco ekzistas nur dialektoj.
Pri tio la libro menciita!
Gaston Dorren kritikas Esperanton? Tio estas lia plena rajto. Mi praktikas Esperanton jam pli ol okdek jarojn. Tiujn el liaj kritikoj, kiujn vi raportis,
mi jam audis au legis pli ol ghissate: ili estas nulaj kaj jam de longe ne plu
povas ech nur iomete interesi min. Esperanto jam ekzistas de cent tridek jaroj,
kaj kvankam "mortnaskita" pro siaj "fatalaj difektoj", ghi plu bone kaj pli kaj
pli bone fartas. Lau mia sperto, _senescepte chiuj pretenditaj plibonigoj au
pli bonaj konkurencajhoj, pri kies propono mi estas informita, estas multe au
multege pli komplikaj kaj tial denaske kondamnindaj. Viaj propraj proponoj tiurilate ne estas esceptoj.
Interesus min amikaj kritikoj de Gaston Dorren pri la rusa, pola, cheka, ukrajna, serba, kroata, slovena, slovaka, albanaj (ili estas ja pluraj), germana, angla, nederlanda, dana, sveda, norvega, islanda, itala, rumana,
kataluna, korsika, kastilia, portugala, franca, okcitana, provenca, irlanda,
bretona, kimra, gaela, greka, latva, litovo, ktp (por mencii nur europajn
lingvojn, kaj ankau tre interesus min la plibonigaj proponoj, kiujn decus
amike fari al iliaj praktikantoj, en chi ties intereso.
Petro.