Discussion:
Ne, Mi ne diras al vi ĝis sep fojoj, sed ĝis sepdek sep fojoj
(demasiado antiguo para responder)
Marko_IT
2017-09-19 13:50:13 UTC
Permalink
Ne, Mi ne diras al vi ĝis sep fojoj, sed ĝis sepdek sep fojoj

El la evangelio laŭ Mateo 18, 21-35

24a ORDINARA DIMANĈO - 17an de septembro 2017
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:

https://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/17092017.pdf

Mateo estas la evangeliisto kiu, pli ol la aliaj, dediĉas atenton al la temo de pardono. Pro tio ĉe ĉapitro 18 li prezentas Jesuon kiu indikas la neceson de interalfronto kun la frato kiu pekis, kiu plenumis kulpon, kaj la neceson solvi malpacon ene de la komunumo. Se tiu frato rifuzus restarigi tiun unuecon, li devas esti amata samkiel impostisto aŭ pekulo, tio estas senrekompenca amo, kiel la amo al la malamiko.

Jesuo aldonas: “Tiel same mia Patro, kiu estas en la ĉielo, faros al vi, se vi ne pardonos - eĉ ne temas pri simpla pardono, sed pri formeto, la iniciato estas de la kreditoro - elkore al via frato”.
Kion signifas “elkore”? Ĝi estas la frukto de nova pensmaniero, kie ne plu superregas justico, sed mizerikordo. En rilato kun tio, kion Jesuo diris pli frue pri ligo kaj malligo, la signifo estas jena: la pardono de la Patro al la homoj restas ligita dum oni ne malligas la pardonon al la gefratoj. Dio jam pardonis nin, sed ĉi tiu pardono fariĝas efektiva kaj efika nur kiam ĝi transformiĝas en pardonon al la aliaj.

Plej amike kaj frate

Marko

#homiliojenEsperanto
LeviPetro
2017-09-19 22:11:45 UTC
Permalink
Post by Marko_IT

Tio estas sepdeksep fojoj troaj.

Loading...