Saluton,
Post by Kalle KniiviläSendube Rusio estas pli orda nun. Sendube ĝi ankaŭ estas malpli
demokratia kaj libera ol antaŭ kelkaj jaroj.
Mi estas en stranga situacio, ke devas denove defendi Putin kaj rusian
demokration. Mi ja mem havas kelkajn demandojn pri tio. Sed miaj kialoj
estas aliaj, kaj kun viaj argumentoj mi ne konsentas.
Post by Kalle KniiviläLa problemo estas ĝuste, ke por Putin Rusio estas "lia firmao". Li uzas
la rimedojn kiuj li lernis en sia antaŭa laboro. Kaj li estas eksa
KGB-ulo...
En Rusio iama servado en KGB ne estas malhonoro, nek atesto pri perfido de
la lando, kiel ekz. en Pollando rilate al iliaj iamaj sekurecaj servoj. Des
pli ke Putin laboris en tiu parto de KGB, kiu reale kontrauxstaris fremdajn
agentoj, sed ne imagatajn internajn malamikojn.
Eksterlanda sektoro de KGB estis efika servo, plurdirekte la plej bona en la
mondo. La profesiaj kvalitoj de Putin, se ili estis edukitaj tie, faras por
gxi plian komplimenton.
Post by Kalle KniiviläPlej rimarkinda la malapero de la libereco estas en la tutlandaj
amaskomunikiloj, precipe televido, kiun la registaro plene regas.
Jes, tio estas rimarkebla, klare opoziciaj TV-kanaloj ne plu ekzistas.
Enhave la novajxoj ne igxis pro tio malpli plenaj, ne malaperis ankaux
ebleco rigardi "Euronews", CNN ks. por kontroli tion. Evidente, persiste
kontrauxregistaraj komentadoj iom po iom eksilentis. Sed okaze de iuj indaj
kialoj (kiel jxus) akraj kontrauxregistaraj komentoj sonas abunde, ankaux en
la sxtataj kanaloj. Do, versxajne la promesita plena malapero de libereco
ankoraux venos iam estonte.
Post by Kalle KniiviläAntaŭ semajno, la konata kritika ĵurnalisto Andrej Babitckij estis
... Alia konata ĵurnalisto, Anna Politkovskaja,
Mi ne sentas min suficxe reganta la faktaron por certe diri pri tiuj
personoj. Sed cxu pro gxustamaniera prezentado, cxu pro aliaj kialoj, mia
impreso pri ambaux estis, ke tio estas personoj, kiuj konstruis sian famon
el skandaloj. Iaj jxurnalismaj "Nikolao-j Grisxin-oj". Speciale tio rilatas
al Politkovskaja.
Jxurnalisme iliaj atingoj sonas lauxte, sed neprofesie, jam cxar la plej
fortaj akuzoj cxiam estas nepruveblaj aux bazigxas je suspektoj.
Post by Kalle KniiviläIu eble diros, ke la libereco de la amaskomunikiloj malpli gravas ol
riparitaj aŭtovojoj.
Ne eblas fari demokration en lando de mizeraj kaj malsataj; gxi gxenerale
sxajne eblas nur tie, kie ekzistas bonstata "meza klaso". Rusio lastatempe
tian klason komencis ekhavi: cxi-jare jam cx. 25% en Moskvo, cx. 9% en la
cetera Rusio (oni kalkulis kiel tiaj familiojn kun enspezoj pli ol 1000 USD
por membro en Moskvo, 400 USD en provinco. Ve, inter la "mizeraj kaj
malsataj" dauxre restas cx. 40% de la logxantaro).
Mi inklinas pensi, ke tia progreso estas pli grava struktura signo pri la
demokratia evoluo en la lando, ol suficxe efemeraj amaskomunikilaj
tendencoj, oftege subjektive misprezentataj kadre de konstanta interna
politika batalado.
Post by Kalle Kniivilä"La potenculoj nun trovas sin en intelekta vakuo. Mankas liberaj
informfontoj, kaj tial ankaŭ ili mem ne scias, kio okazas en la lando",
komentis la opozicia politikisto Boris Nemcov antaŭ semajno.
Bela retorika troigo, tauxga por politika parolado, sed ne kiel reala bildo.
Krome, ne suficxas scii, necesas kapabli analizi kaj antauxvidi. Mem Nemcov
montris sin ege malforta pri tio - mi diras tion kun bedauxro, cxar antauxe
mi simpatiis al la prezidita de li partio. Ve, li montris sin "vera
politikisto", do homo, kiu kredas, ke gxustatempaj bruaj deklaroj pli gravas
ol kontinua analizado, antauxvidado kaj strecxa managxerado de sia organizo.
Amike,
Andrej