Discussion:
Pri vojaĝoj
(demasiado antiguo para responder)
Oto Tekihaki
2015-10-28 10:53:29 UTC
Permalink
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
Li estas, en certa senso, la nuntempa Uliso:

https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…

En fojnamaseto bone bone bone tre. En fojnamaseto bone dormas mi:

-------
Oto
Oto Tekihaki
2015-11-12 17:38:09 UTC
Permalink
Il giorno mercoledì 28 ottobre 2015 11:53:31 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
Li estas, en certa senso, la nuntempa Uliso:

https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=9nMc-bhpZLo
---------------------------
Oto konsilas rigardi ĝin.
Oto Tekihaki
2015-11-23 19:19:43 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=9nMc-bhpZLo
---------------------------
Oto konsilas rigardi ĝin.
PS: Rigardinda estas ankaŭ filmo de Antony Quinn. Ĝia titolo estas:
Sovaĝaj senkulpuloj:

----
Oto
AV3
2015-11-23 22:18:55 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=9nMc-bhpZLo
---------------------------
Oto konsilas rigardi ĝin.
http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
Ankaŭ "La Strada," 'La Vojo,' de Fellini. Quinn mortis antaŭ kelkaj
jaroj; kial vi atentigas nin pri tio ĝuste nun?
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <***@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <***@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
Oto Tekihaki
2015-11-24 07:13:38 UTC
Permalink
Post by AV3
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=9nMc-bhpZLo
---------------------------
Oto konsilas rigardi ĝin.
http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
Ankaŭ "La Strada," 'La Vojo,' de Fellini. Quinn mortis antaŭ kelkaj
jaroj; kial vi atentigas nin pri tio ĝuste nun?
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
Dum mi estis serĉanta la filmon "sovaĝaj senkulpuloj", mi trovis tiun artikolon en la itala lingvo kie ŝajnis ke la afero okazis hieraŭ. Nur je la fino de la artikolo estis skribita en parantezo la jaro de lia morto, kiun mi rimarkis iomete malfrue. Ĉiel ajn la artikolon mi jam forviŝis. Mi pensis al Antony Quinn ĉar mi estas leganta la libron "Paese delle ombre lunghe" de Hans Ruesch. Antony Quinn mortis sed liaj 130 filmoj vivas ankoraŭ.

http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
----
Oto
Oto Tekihaki
2015-11-24 13:34:13 UTC
Permalink
Il giorno martedì 24 novembre 2015 08:13:40 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:

Mi pensis al Antony Quinn ĉar mi estas leganta la libron "Paese delle ombre lunghe" de Hans Ruesch. Antony Quinn mortis sed liaj 130 filmoj vivas ankoraŭ.
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
----
Oto
PS: Mi serĉis la "Vojo"-n de Fellini, sed mi trovis nur reklamon kun kelkaj klarigoj: http://www.filmtv.it/film/6849/la-strada/
----
Oto
Oto Tekihaki
2015-11-25 21:02:40 UTC

Ps:  "La vojo" estas klasikaĵo de la tutmonda kinejo, metita multajn fojojn sur la listojn de la plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj. En 1992, en la revuo "Sight and sound" oni metis lin al la kvara loko sur la liston de la reĝisoroj. Temas pri apologio de la soleco de la homestaĵoj kaj la malstabileco de la rilatoj inter individuoj. Ŝajnas mistero de la kredo kiam la Frenezulo klarigas al Ĝelsomina ke ĉio havas rolon en la universo, ankaŭ mizera saseto. Unu el la plej belaj scenoj estas tiu de la vizito al monaĥinejo fare de la stranga paro formita de Ĝelsomina kaj Zampanò kaj la drameca fino en kiu Zampanò estas trovita sole ploranta sur nokta plaĝo post kiam li eksciis pri la malapero de Ĝelsomina. La tri ĉefaj personaĵoj estas nekonfuzeblaj tipaj individuoj. La Frenezulo raprezentas la menson, Zampanò la korpon kaj Ĝelsomina la animon.

http://www.filmtv.it/film/6849/la-strada/
-------
Oto
Oto Tekihaki
2015-11-28 17:14:49 UTC
Permalink
Il giorno di 28 novembre 2015 22:02:42 UTC+1, Oto Tekihaki ha scritto:
PS.

Ĉar la temo estas "Vojaĝoj", Mi deziras aldoni tradukon pri fantasta romano "Asutroj" de Jack Vance. Temas pri vojaĝoj de la Terano Ifness kaj loĝanto de fantazia planedo Durdano, Gastel Etzwane. Kritikoj pri la traduko estas bonvenaj.

Pri Jack Vance

Kun la romano Asutroj fermiĝas la ciklo de romanoj kun Gastel Etzwane kaj la terano Ifness sur la planedo Durdano. Jack Vance ne plu reprenis ĉi tiujn personaĵojn en siaj sekvaj romanoj. Jack Vance naskiĝis en San Francisko kaj laboris kelkajn jarojn kiel maristo sur komerca ŝipo. Li loĝis en Oakland kiam du el siaj romanoj venkis du foje la premion Hugo. (The Dragon Masters en 1962; The Last Castle en 1967) Jack Vance komencis skribi sciencfikciajn romanojn je la fino de 1940 kaj la unuaj romanoj per kiuj li komencis elmergiĝi estas “Granda Planedo” ( Big Planet) kaj la serio de rakontoj titolitaj “La Mortanta Tero”( Dying Earth). Ĉi tiuj romanoj jam montras la evoludirekton de la aktiveco de Jack Vance, en la sekvantaj jaroj. Ĉe unu flanko la priskribo de malproksima venonto, en kiu la scienco kaj la magio ricevos la samajn karakterizojn, ĉe la alia, spritaj situacioj, ekzemple en “Big Planet”( Granda Planedo), mondoj bizaraj, ekstravagancaj. En la ciklo de Durdano kiu finiĝas per ĉi lasta: “Asutroj” (Asutra), Jack Vance demonstras posedi bonan nivelon de humorismo. Estas interese observi kiel en ĉi tiu trilogio la atmosfero de la romanoj ŝanĝiĝas. La protagonisto Etzwane iom post iom perdas la kapablon rideti kaj pasas de la senproblemeco de la mondo de Durdano al la decidemo de la Asutroj. Dum la tri romanoj ni povas vidi la maturiĝon de la personeco de Gastel Etzwane. Temas pri tendenco kiun oni povas renkonti en pli ol unu fantasta romano de la sepdekaj jaroj… Kiun interesas planlingvoj, eble trovos interesa la ideon de planlingvo baziĝanta sur la muzikon per kiu komunikiĝas loĝantoj de planedo Kaujo kun la sklavoj aŭ pli bone dirite kun la ĉefuloj de la sklavoj deportitaj de Durdano.

https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
https://fabigen.wordpress.com/pri-jack-vance/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance
----
Oto
Oto Tekihaki
2015-12-29 23:37:14 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Ĉar la temo estas "Vojaĝoj", Mi deziras aldoni tradukon pri fantasta romano "Asutroj" de Jack Vance. Temas pri vojaĝoj de la Terano Ifness kaj loĝanto de fantazia planedo Durdano, Gastel Etzwane. Kritikoj pri la traduko estas bonvenaj.
Se vin interesas verko de Ivan Efremov, titolita “La nebulozo de Andromedo”, en la traduko de Yury Finkel, jen la ligilo: http://eduinf.waw.pl/esp/lern/librejo/0043/nda.pdf
Post by Oto Tekihaki
https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
https://fabigen.wordpress.com/pri-jack-vance/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance
----
Oto
Fabian Eugen
2017-12-06 08:20:44 UTC

PS: Aŭ eble vin interesas pli tempvojaĝoj?:

Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
https://fabigen.wordpress.com/pri-jack-vance/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance
----
Oto
LeviPetro
2017-12-07 12:09:15 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Ĉar la temo estas "Vojaĝoj", Mi deziras aldoni tradukon pri fantasta romano "Asutroj" de Jack Vance. Temas pri vojaĝoj de la Terano Ifness kaj loĝanto de fantazia planedo Durdano, Gastel Etzwane. Kritikoj pri la traduko estas bonvenaj.
Se vin interesas verko de Ivan Efremov, titolita “La nebulozo de Andromedo”, en la traduko de Yury Finkel, jen la ligilo: http://eduinf.waw.pl/esp/lern/librejo/0043/nda.pdf
PS: Aŭ eble vin interesas pli tempvojaĝoj?: http://youtu.be/O6cQF3MLQVc
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
https://fabigen.wordpress.com/pri-jack-vance/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance
----
Oto
Mi faras kun intereso chiajn vojaghojn (ech feajn kaj plej klare fikciajn) restante sidanta en fotelo antau televidilo, au songhante.

Petro.
Oto Tekihaki
2015-11-30 14:47:10 UTC
Permalink
Post by AV3
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=9nMc-bhpZLo
---------------------------
Oto konsilas rigardi ĝin.
http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
Ankaŭ "La Strada," 'La Vojo,' de Fellini. Quinn mortis antaŭ kelkaj
jaroj; kial vi atentigas nin pri tio ĝuste nun?
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
Jen alia interesa ligilo pri vojaĝoj, kiun mi trovis en "Esperanto USA":
https://www.facebook.com/groups/La.Vojagxo/
------
Oto
Oto Tekihaki
2015-12-23 08:57:10 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
https://www.facebook.com/groups/La.Vojagxo/
------
Oto
PS: Vojaĝo al Antarkto kun la kanzono de Emanuele Rovere: "Dankas mi la vivon"

---
Oto
Oto Tekihaki
2015-12-24 15:36:35 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
https://www.facebook.com/groups/La.Vojagxo/
------
Oto
PS:

Mi jam certe ne vidos Koreon alimaniere. Mi kontentiĝos ankaŭ tiel: http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/

Oto
Oto Tekihaki
2015-12-28 22:15:04 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Mi jam certe ne vidos Koreon alimaniere. Mi kontentiĝos ankaŭ tiel: http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/
Oto
Aŭ tiel: http://vojagxo.info/ce-rivero-amazonka/
Eugenio da Sangiorgio
2018-10-30 17:33:10 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Mi jam certe ne vidos Koreon alimaniere. Mi kontentiĝos ankaŭ tiel: http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/
Oto
Aŭ tiel: http://vojagxo.info/ce-rivero-amazonka/
PS: Mi konfesas ke al mi plaĉas revi, sonĝi, fantaziadi: https://www.facebook.com/eugen.fabian.3/videos/2553696541310797/
------------------------------
Eugenio da Sangiorgio
Elhana
2015-12-29 11:31:13 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Jen alia interesa ligilo pri vojaĝoj
This site is run by Vadim Biserov, probably the only Esperantist in Russia who isn't a raging idiot.
Oto Tekihaki
2015-12-31 11:42:14 UTC
Permalink
Post by Elhana
Post by Oto Tekihaki
Jen alia interesa ligilo pri vojaĝoj
This site is run by Vadim Biserov, probably the only Esperantist in Russia who isn't a raging idiot.
Vi forgesis ke ankaŭ vi estas esperantisto. Feliĉan Novjaron al ĉiuj! ;-)

Oto
Kara M'bola
2015-12-31 12:07:38 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Elhana
Post by Oto Tekihaki
Jen alia interesa ligilo pri vojaĝoj
This site is run by Vadim Biserov, probably the only Esperantist in
Russia who isn't a raging idiot.
Vi forgesis ke ankaŭ vi estas esperantisto. Feliĉan Novjaron al ĉiuj! ;-)
Eble li tion ne forgesis, sed nur konas sin mem sufiĉe bone.
--
:q!
Oto Tekihaki
2015-12-31 13:07:16 UTC
Permalink
Post by Kara M'bola
Post by Oto Tekihaki
Post by Elhana
Post by Oto Tekihaki
Jen alia interesa ligilo pri vojaĝoj
This site is run by Vadim Biserov, probably the only Esperantist in
Russia who isn't a raging idiot.
Vi forgesis ke ankaŭ vi estas esperantisto. Feliĉan Novjaron al ĉiuj! ;-)
Eble li tion ne forgesis, sed nur konas sin mem sufiĉe bone.
--
:q!
Oto :-)
Oto Tekihaki
2016-01-09 22:57:12 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
----
Oto
Ĉu vi kapablas konstrui iglon? Jen kiel oni faras ĝin:

----
Oto
Oto Tekihaki
2016-04-09 11:15:01 UTC
Permalink
Oto Tekihaki skribis la 9-an de aprilo 2016:

Jen kelkaj interesaj fotoj el hungaraj paĝoj "Vilàgutazò"= Mondvojaĝantò:

https://www.facebook.com/Vilagutazo/
---
Oto
Oto Tekihaki
2016-04-19 09:49:25 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
https://www.facebook.com/Vilagutazo/
---
Oto
Jen kelkaj aliaj fotoj kaj videoj pri Transilvanio: https://www.facebook.com/hashtag/transylvania?source=feed_text&story_id=13057283627
----
Oto
Oto Tekihaki
2016-06-21 06:02:25 UTC
Permalink
Il giorno martedì 21 giugno 2016 07:49:26 UTC+2, Oto Tekihaki ha scritto:

Mi citas el revuo Esperanto:

"Esperanta libromerkato 2001-2010
Vojaĝo en Esperanto-lando ĉampiono de la jardeko
Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker okupis la unuan lokon en la furorlistoj de la Libroservo de UEA dum pluraj jaroj ekde la apero de ĝia reviziita kaj abunde ilustrita dua eldono en 2002. Ne mirinde, ke kun 3127 ekzempleroj tiu “perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanto-kulturo” fariĝis la ĉampiono de la tuta jardeko 2001-2010.
La jaraj furorlistoj de la Libroservo estas longa tradicio en nia revuo. Antaŭ 10 jaroj oni faris la unuan paŝon por komenci ankaŭ tradicion de jardekaj furorlistoj, kiam en la julia-aŭgusta numero 2001 aperis listo de 100 plej multe venditaj libroj kaj 20 ne-libroj en la periodo 1989-2000. La unua periodo estis 12-jara por inkluzivi ankaŭ la unuajn du jarojn ekde la komenco (en 1989) de la komputila administrado de la stokoj kaj vendoj de la Libroservo. Survoje al tradicio, jen la listo pri la unua jardeko de tiu ĉi jarmilo.
Same kiel nun, ankaŭ en la listo de 2001 la unuan lokon gajnis lernolibro, Saluton! de Audrey Childs-Mee, de kiu dum 12 jaroj vendiĝis 3 233 ekz. Apero de aliaj lerniloj kaj de retaj kursoj duonigis ĝiajn vendojn (1 488 ekz.), sed ĝia nuna tria loko montras, ke ĝi plu estas ŝatata. Sur la dua loko en 2001 estis la adresaro de Pasporta Servo de TEJO, kiu konservis ĝin ankaŭ ĉi-foje (resp. 3 138 kaj 2 960ekz.).
Lerniloj, legolibroj, vortaroj k.a prilingvaj libroj tute nature estas la ĉefa grupo inter la plej furoraj titoloj. La plej vendita beletraĵo, ne verkita kun lingvoinstrua celo, estas la rakontaro Patrina koro de N. Nedelĉeva sur la 22-a loko (417 ekz.) – krom se estas fikcia ankaŭ La libro de la mirindaĵoj de Marko Polo (20-a kun 427 ekz.). La plej furora ne-prilingva scienca libro estas La kosmo kaj ni de D. Galadi-Enríquez kaj A. Wandel (84-a kun 190 ekz.).
Oni atentu, ke temas pri furorlisto de la Libroservo de UEA kaj ne de la tuta Esperanta libromerkato. Por la titoloj eldonitaj de UEA/TEJO (indikitaj per *) la nombroj indikas iliajn totalajn vendojn, sed por la titoloj de aliaj eldonejoj nur tiujn vendojn, kiuj okazis tra UEA. La efektivaj vendokvantoj de ĉi-lastaj estas pli grandaj, ĉar iliaj eldonejoj vendis siajn varojn ankaŭ al aliaj libroservoj kaj individuaj klientoj. Tamen, nuntempe verŝajne tuta duono de la Esperanta libromerkato realiĝas tra UEA. Ankaŭ la nombro de UEA-eldonaĵoj en la jardeka listo kreskis: 38 en 2001; ĉi-foje 51.
La mona vendosumo dum 2001-2010 estis € 1 253 530; dum 1991-2000 ĝi estis € 1 222 850. La sumo do kreskis 2,5%, kvankam malkreskis la ĉefa merkato de la Libroservo, la membraro de UEA. La averaĝa jara nombro de individuaj membroj estis 7280 dum 1991-2010 kaj 5860 dum 2001-2010, t.e. falo de 19,5%. Aliflanke, A. Korĵenkov kalkulis en La Ondo de Esperanto, ke la averaĝa prezo de novaj libroj plialtiĝis 38% (de € 8,22 al € 11,40). Ke la vendosumo de la Libroservo ne falis, nur parte dankindas al pli altaj prezoj. La ĉefa porcio konsistis el eldonaĵoj de UEA, kies prezoj estas regule reduktataj en postaj jaroj. Krome, multaj libroj, ĉu de UEA ĉu de aliaj, estis eldonitaj antaŭ longe – la plej malnovaj du en 1919 – kaj dum la lastaj 20 jaroj iliaj prezoj restis senŝanĝaj aŭ maplialtiĝis. Kiel ajn, lastatempe la vendiĝo de libroj ja malkreskas kaj tiu de DVD-oj k.a. ne kompensas tion. Kiel montras la listeto pri diskoj, en konkurso kun libroj nur tri el ili enirus la grandan liston."
Osmo Buller Revuo ESPERANTO, n-ro 1253 (12), Decembro 2011

https://www.facebook.com/Vojaĝo-en-Esperanto-lando-274529695987047/?fref=nf
Fabian Eugen
2016-07-16 14:29:19 UTC
Permalink
Il giorno martedì 21 giugno 2016 08:02:27 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

PS: Ĉu iu povus diri kiel oni nomas tiun arbon kies foliojn li manĝis kune kun la aliaj ĉeestantoj kaj kiu sekvan tagon tiel ridigis nian protagoniston. Tie oni komprenis nur la fakton ke ĝi estas pikema kaj provokas prurigon sur la haŭto. Tamen oni povis vidi neniun kiu sin gratadis:

https://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=9nMc-bhpZLo
------------------
Eugenio Aŭguras al vi feliĉajn feritagojn!
Post by Oto Tekihaki
https://www.facebook.com/Vojaĝo-en-Esperanto-lando-274529695987047/?fref=nf
Eugenio da Sangiorgio
2018-10-31 16:36:51 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/c1yc4y4U2G8
Bedaŭrinde ĉi tiu ligilo ne plu funkcias. Bonvolu rigardi, anstataŭe, la filmeton de Chaplin. La vagabondo:

-----------------------------------------------------
Konsilas ĝin Eugenio da Sangiorgio
Fabian Eugen
2016-08-10 19:35:30 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
Jen alia vojaĝanto sendependa: https://www.instagram.com/explore/tags/viajanteindependente/
---------
Eugenio
Fabian Eugen
2016-08-13 06:46:32 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Jen alia vojaĝanto sendependa: https://www.instagram.com/explore/tags/viajanteindependente/
---------
Eugenio
PS: Fabio parolas tre bone ankaŭ esperante. Ĉu mi povus ne aldoni ligilon kie li parolas esperante?:

https://www.facebook.com/globetoTV/videos/1406467219440815/
LeviPetro
2016-08-14 14:20:32 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Jen alia vojaĝanto sendependa: https://www.instagram.com/explore/tags/viajanteindependente/
---------
Eugenio
https://www.facebook.com/globetoTV/videos/1406467219440815/
Nun mi pli kaj pli ofte vojaĝos en mia fotelo, au en mia lito...
Sed Fabio estas iom ebriiga. Lia Esperanto ne estus pli malbona, se li
uzus ĝin iom pli trankvile.

Petro.
Fabian Eugen
2016-08-15 05:26:28 UTC
Permalink
Post by LeviPetro

Jes. Al mi ŝajnas genia kaj tre amuza ankaŭ la maniero kiel li korektas sin.

Eugenio
Fabian Eugen
2016-08-31 14:57:49 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Nun mi pli kaj pli ofte vojaĝos en mia fotelo, au en mia lito...
Sed Fabio estas iom ebriiga. Lia Esperanto ne estus pli malbona, se li
uzus ĝin iom pli trankvile.
Petro.
Saluton Petro! Mi esperas ke vi faras ankaŭ almenaŭ iom da piedirado. Ĉu ne?
Unu afero estas certa, li estas tre aktiva. Ĉu vi jam vidis ĉi tiun videon regisoritan de li, pri la Florida markolo?:

http://interkultura.cooperateforlife.org/inovaciyi-1/suspilstvo/365-esperanto/trans-la-florida-markolo/
---------
Amike, Eugenio
LeviPetro
2016-09-01 09:56:51 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Nun mi pli kaj pli ofte vojaĝos en mia fotelo, au en mia lito...
Sed Fabio estas iom ebriiga. Lia Esperanto ne estus pli malbona, se li
uzus ĝin iom pli trankvile.
Petro.
Saluton Petro! Mi esperas ke vi faras ankaŭ almenaŭ iom da piedirado. Ĉu ne?
http://interkultura.cooperateforlife.org/inovaciyi-1/suspilstvo/365-esperanto/trans-la-florida-markolo/
---------
Amike, Eugenio
Dankon Eugenio, mi fartas bonege rilate al mia agho, kiu chiutage kreskas
per 24 horoj. Tiel chiutage mi batas mian propran aghan rekordon. Min iom
ghenas prostato, miaj piedoj shvelas kaj diversaj artrozoj turmentetas min,
precipe che la manfingroj. Ankau che miaj kolvertebroj inside progresas
artrozo, pro kiu mi pli kaj pli ofte sentas formikadon en unu au alia brako.
Tamen mi ne plendas kaj kun bedauro konstatas, ke pli kaj pli multaj
junuloj mortas tro frue. Granda konsolo estas, ke virinoj pli kaj pli estas
junaj, belaj kaj interesaj.
Mi ankorau piediras chefe por provizi al mi manghajhojn. Tamen mi ne plu
piediras longajn distancojn, char mi lacighas rapide. Mi miras, ke tiel multaj
junaj homoj ofte proponas helpi min. Mi preskau chiam akceptas por doni al
ili tiun plezuron, helpi iun, kaj mi chiam kiel eble plej afable dankas.
Vidi ilin tiam modeste fieri estas vera plezuro.

Amike, Petro.
Fabian Eugen
2016-09-02 16:29:21 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Saluton Petro! Mi esperas ke vi faras ankaŭ almenaŭ iom da piedirado. Ĉu ne?
http://interkultura.cooperateforlife.org/inovaciyi-1/suspilstvo/365-esperanto/trans-la-florida-markolo/
---------
Amike, Eugenio
Petro: Dankon Eugenio, mi fartas bonege rilate al mia agho...

Eugenio: Kiom da jaroj vi havas Petro? Mia edzino estas 83 jaraĝa. Mi 77. Kaj vi?

Petro:...mi fartas bonege rilate al mia agho, kiu chiutage kreskas
per 24 horoj. Tiel chiutage mi batas mian propran aghan rekordon. Min iom
ghenas prostato, miaj piedoj shvelas kaj diversaj artrozoj turmentetas min,
precipe che la manfingroj. Ankau che miaj kolvertebroj inside progresas
artrozo, pro kiu mi pli kaj pli ofte sentas formikadon en unu au alia brako.
Tamen mi ne plendas kaj kun bedauro konstatas, ke pli kaj pli multaj
junuloj mortas tro frue.

Eugenio: Jes. Ankaŭ mi rimarkis tion. Lastatempe multaj homoj pli junaj ol mi, transloĝiĝis en tombejon. Eble kulpas ankaŭ la troa varmo...Cetere, viaj problemoj tre similas al tiuj de mia edzino. Ĉimomente ŝi fortirigis denton kaj iomete suferas ĉar ŝi ne volas preni medicinaĵojn. Ĉu vi ne manĝas iomete tro da viando, Petro? Mi estas vegetarano sed nur 90 procente. Se mi treege deziras manĝi viandon mi cedas al mia deziro, sed ĝenerale mi manĝas verdaĵojn kaj fruktojn. Mi multe piediras kaj biciklas. Mi ankoraŭ estas kapabla kuri cent metrojn. Ankaŭ se, kompreneble, poste al mi mankas la trankvila respirado. :-)

Petro:Granda konsolo estas, ke virinoj pli kaj pli estas
junaj, belaj kaj interesaj.

Eugenio: Ili estas interesaj ankaŭ se iomete malpli junaj. Mia edzino estas tre brava dommastrino. Bedaŭrinde pro la aĝo nun ŝi havas kelkajn problemojn.

Petro: Mi ankoraŭ piediras chefe por provizi al mi manghajhojn. Tamen mi ne plu piediras longajn distancojn, char mi lacighas rapide. Mi miras, ke tiel multaj junaj homoj ofte proponas helpi min. Mi preskau chiam akceptas por doni al ili tiun plezuron, helpi iun, kaj mi chiam kiel eble plej afable dankas.
Vidi ilin tiam modeste fieri estas vera plezuro.

Eugenio: Tio signifas ke en iliaj okuloj vi estas simpatia homo kaj ili trovas plezuron helpi vin. Komplimentojn!

Tibeta sekreto por vivi longe kaj bone:

Manĝi nur duonon, piediri duoble pli, ridi
trioble pli kaj ami senmezure. Kion vi pensas?

Fartu bone Petro!
Amike, Eugenio
LeviPetro
2016-09-02 18:46:35 UTC

Eugenio,

Mi estas preskau samagha kiel Elizabeth II kaj Fidel Castro. Mi estas pli
juna ol shi kaj li estas pli juna ol mi. Sed ambau ili estas pli gravaj
ol mi.
Mi pensas, ke mi jam kutimas diri, ke pli bone estas ridi sen motivo, ol
plori kun motivo.
Mi bone ricevis vian privatan mesaghon kaj respondos al vi pri ghi.

Petro.
Fabian Eugen
2016-10-04 20:36:12 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Saluton Petro! Mi esperas ke vi faras ankaŭ almenaŭ iom da piedirado. Ĉu ne?
http://interkultura.cooperateforlife.org/inovaciyi-1/suspilstvo/365-esperanto/trans-la-florida-markolo/
---------
Amike, Eugenio
Petro: Dankon Eugenio, mi fartas bonege rilate al mia agho...
Eugenio: Kiom da jaroj vi havas Petro? Mia edzino estas 83 jaraĝa. Mi 77. Kaj vi?
Petro:...mi fartas bonege rilate al mia agho, kiu chiutage kreskas
per 24 horoj. Tiel chiutage mi batas mian propran aghan rekordon. Min iom
ghenas prostato, miaj piedoj shvelas kaj diversaj artrozoj turmentetas min,
precipe che la manfingroj. Ankau che miaj kolvertebroj inside progresas
artrozo, pro kiu mi pli kaj pli ofte sentas formikadon en unu au alia brako.
Tamen mi ne plendas kaj kun bedauro konstatas, ke pli kaj pli multaj
junuloj mortas tro frue.
Nekredeble Petro. Mi imagis ke vi havas pli aŭ malpli la aĝon de mia edzino. Mi tute ne imagis ke via aĝo estas preskaŭ jarcenta. Fartu bone Petro!

Eugenio
Fabian Eugen
2016-10-07 12:36:05 UTC

Ps: Bonan tagon estimata Petro! Multaj junuloj se scius vian sekreton de longviveco, eble ne mortus tro frue. Ankaŭ mi estas tre scivola. Kio estas via sekreto de longviveco?

Eugenio
LeviPetro
2016-10-07 15:30:00 UTC

Unue, mi notu ke ankoraŭ vivas multaj homoj pli aĝaj ol mi. Mi deziras al
ili, ke ili plu vivu dum longa tempo en kiel eble plej bonaj kondiĉoj.
Due, min favoris iom ekstermezura bonŝanco, kiu kompensis miajn erarojn de
singardemo. Mi pensas, ke la plej grandan riskon mi stulte, nekonscie
prenis por mia vivo dum la liberigo de Parizo en aŭgusto 1944. Iu pafis al
mi plurfoje el iu fenestro, kaj mi stulte restis je lia dispono. Mi bone
aŭdis la kuglojn sibli, sed mi kredis, ke ili venas de alia direkto. Feliĉe,
la pafanto estis pli mallerta, ol mi estis stulta. Fine oni vokis min
en protektan lokon.
Trie, mi naskiĝis tro malfrue por partopreni diversajn militojn, en kiuj
aliaj francoj estis devigitaj partopreni... kaj tro frue por partopreni
aliajn.
Kvare, mi ŝuldas al mia patrino fortikan sanon, kiu ne estas nur hazarde
heredita sed estis zorge flegita ekde mia naskiĝo ĝis mi estis respondeca
pri mi mem.
Kvine, mi neniam intence elmetis min al nekalkulita risko. Ekzemple, iama
taksiŝoforo, kiun mi gastigis en mia aŭto, rimarkis, ke mi alproksimiĝas
vojkrucon "kun siua singardemo" kaj mi akceptis la komplimenton. Mia asekuro
notis min "bona kondukanto" kaj tial reduktis mian asekurpagon, kvankam
mi opinias min mallerta kaj tro ofte stireraras. Tro ofte mi neintence
pekis kontraŭ la stirkodo, sed mi ĉiufoje promesis al mi ne refari la saman
pekon.
Sese, eble maldankeme mi ĝuas la protekton de ekstermezure kompetenta
gardanĝelo? Kiu scias?
Ĉiuokaze, mi ne scias, ĉu tio ludas rolon, sed mi kutimas diri al aliaj
maljunuloj, ke plu vivi estas la ĉefa devo de ĉiu maljunulo, por doni la
bonan ekzemplon al pli junaj homoj.
Cetere, mi ankaŭ diras kiel de Gaulle diris al ĵurnalisto: por la momento, mi
fartas bone, sed ne malpaciencu, mi nepre iam mortos.

Amike, Petro.
Fabian Eugen
2016-10-07 17:52:08 UTC
Permalink
Bonan tagon estimata Petro! Multaj junuloj se scius vian sekreton de longviveco, eble ne mortus tro frue. Ankaŭ mi estas tre scivola. Kio estas via sekreto de longviveco?

Kiel ni ĉiuj kara Petro. La ekzaktan daton ni ne scias sed antaŭe aŭ poste ĝi alvenos ĉar ni ĉiuj estas "mortemuloj"…Kaj jen la momento de la leĝo de Tonjo kiu diras ke antaŭe aŭ poste la diskutoj inter esperantistoj fariĝas ĉiam diskutoj pri gramatiko. Aliflanke al kiu mi devas diri miajn dubojn pri esperanta gramatiko se ne al alia esperantisto? La vorto *mortemulo* por mi estas dubsenca. Estas certe ke iam mi mortos sed mi tute ne havas emon por morti. Sekve mi ne sentas min mortemulo. Kion vi pensas pri ĉi tiu esprimo?…Cetere, vi diris nenion pri la graveco de la nutrado, pri vegetarismo kaj pri la graveco eviti la tromanĝadon. Araba proverbo diras ke Allah donis al ĉiuj monteton da manĝaĵo. Kiu finas ĝin frue mortas frue. Kiu finas ĝin malfrue mortas malfrue. Kion vi pensas pri la afero? :-)

Amike Eugenio
LeviPetro
2016-10-07 18:38:23 UTC

Mi volonte respondos al via gramatika demando, esperante, ke tio tamen ne finos nian retan konversacion. La sufikso "-em' " signifas inklinon, sed ne nepre deziron. La tradicia vorto "mortemulo" estas do regula kaj uzinda kun la signifo miaopinie ne malpli ĝuste esprimita per la vorto "mortonto". Pri nutrado, mi spertis dum multaj jaroj, ke oni povas resti sana dum longa tempo, konstante malsatante. Tio probable estas malpli danĝera ol tromanĝado. Ĉiuj formoj de vegetarismo nur estas afero de prefero aŭ ideologio sen racia bazo. Mi ne kontrolas la enhavon de ies telero kaj ne ŝatas, ke iu venu kontroli la enhavon de la mia. Pej racia certe estas kiel eble plej varia manĝo.

Petro.
Fabian Eugen
2016-10-11 10:51:01 UTC

Jes, sendube. Varieco estas grava. Tamen, mi memoras postmilitajn tempojn kiam ni tre malofte manĝis viandon. Ni neniam devis iri al kuracisto. Mi ne kredas ke tio estis nur pro malsatado. Longvivuloj kiuj superas eĉ aĝon de 150 jaroj, troviĝas en landoj kie oni manĝas preskaŭ nur vegetaĵojn. Mi manĝas iom da viando nur kiam mi tre deziras ĝin. Mi rimarkis ke en la periodo kiam mi ne manĝas viandon mi fartas pli bone. Tamen mi ne sukcesis fariĝi cent-procente vegetarano.

Eugenio
LeviPetro
2016-10-11 21:24:41 UTC

Sed se vi volas atingi aĝon superan al 150 jaroj, vi nepre devos atendi,
kaj eĉ sen garantio de sukceso ĝis la lasta sekundo. :-)

Petro.
Fabian Eugen
2016-10-12 13:55:39 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Sed se vi volas atingi aĝon superan al 150 jaroj, vi nepre devos atendi,
kaj eĉ sen garantio de sukceso ĝis la lasta sekundo. :-)
Petro.
Saluton Petro! Iu povus diri ke nia diskuto estas ekstertema ĉar ni devus paroli pri vojaĝoj. Li eraras. La vivo estas kiel vojaĝo. Ni prenis trajnon kiu frue aŭ malfrue alvenos al la fina stacio. Ni scias nur kie ni entrajniĝis sed ni ne scias kie kaj kiam ni eltrajniĝos. :-)

Eugenio
LeviPetro
2016-10-12 15:52:58 UTC
Permalink
Por vojaĝi necesas foriri.
Francoj diras, ke foriri estas iom morti. Aliaj aldonas, ke morti estas
multe foriri.

Petro.
Fabian Eugen
2016-10-16 07:06:27 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Por vojaĝi necesas foriri.
Francoj diras, ke foriri estas iom morti. Aliaj aldonas, ke morti estas
multe foriri.
Petro.
Nun mi ankoraŭ ne deziras "multe foriri". Mi preferas vojaĝi, almenaŭ per la fantazio, rigardante kelkajn videojn de Antoine de Maximy, aŭ ion similan. La kilometroj kiujn mi kapablas fari perpiede potage estas kalkuleblaj sur la fingroj de ambaŭ manoj. Ĉiel ajn, ne multe pli. :-)

https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
----------------
Eugenio
Fabian Eugen
2016-11-03 15:29:59 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Sed se vi volas atingi aĝon superan al 150 jaroj, vi nepre devos atendi,
kaj eĉ sen garantio de sukceso ĝis la lasta sekundo. :-)
Petro.
Se dio tiel multe nin amas kiel li asertas, kial ne kreis nin eternuloj?…Estimata Petro! Ĉu vi aŭdis la sekvan ŝercon pri nia Sinjoro? Dio volas ferii sed havas dubojn sur kiu planedo estus pli bone fari tion.

Anĝelo kun vojaĝagentejo proponas Venuson. "Ne, mi estis tie antaŭ 10,000 jaroj kaj sunbruliĝis", respondas Dio. Alia konsilas Jupiteron. "Antaŭ 5,000 jaroj mi tie frostis".
Tria proponas la Teron. Dio respondas kolere, "Tero estas la plej aĉa, antaŭ 2,000 jaroj mi vizitis ĝin kaj ankoraŭ ili akuzas min pri gravedigo de iu juda knabino…" ;-)

Eugenio
LeviPetro
2016-11-03 18:40:42 UTC

Mi supozas,ke vi volas diri "kiel iuj asertas, ke li asertas..."

Petro.
Fabian Eugen
2016-11-03 20:32:14 UTC

Jes.
Fabian Eugen
2016-11-06 18:46:06 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
PS: Jen kiel oni festas la aŭtunon en mia naskiĝurbo en Transsilvanio:
https://www.youtube.com/watch?
--------
Eugenio
Fabian Eugen
2016-11-07 15:26:48 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
https://www.youtube.com/watch?
--------
Eugenio
Jen la kutima problemo pri la ligiloj. Mi esperas ke ĉifoje ĝi funkcios: https://www.youtube.com/watch?feature=player_detailpage&v=UT2r6zhilGI#t=475
Fabian Eugen
2016-11-07 20:49:07 UTC

Jen alia vojaĝo de Antoine de Maximy. Ĉi foje en Finlando:

----------
Amike Eugenio
Mireille Corobu
2016-11-20 14:33:58 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
https://www.youtube.com/watch?
--------
Eugenio
Jen la kutima problemo pri la ligiloj. Mi esperas ke ĉifoje ĝi funkcios: https://www.youtube.com/watch?feature=player_detailpage&v=UT2r6zhilGI#t=475
Kara Eugenio, mi havis iom da tempo por reveni en SCE kaj mi rigardis al la de vi citata video. Alia lando, alia festo... sed spektante la videon miaj pensoj tuj iris al la aktualaj festoj kiuj okazas junie ĉe ni por la fino de la lernejtempo en la bazaj lernejoj.

En Bretonio krom la bretona lingvo ekzistas emo por iuj apartaj muziko kaj kantoj. Dum la aktuala bretona lingvo ne multe allogas min, mi tre ŝatas la kantojn en la bretona de mi konata, tiu de miaj mortintaj familianoj.

Mi proponas al vi kaj al Petro sekvi tiun ligilon.

Per ĝi vi scios en kiu muziko mi banis infanaĝe en kampara medio.
Mi diris en alia afiŝo al Petro ke mia edzo kaj mi ni ne povas tiri de ni tian bretonan kulturon: ĝi vestis nin kiam ni estis infanoj samkiel alia kulturo povas vesti aliloke ĉiun infanon. Malfeliĉe militoj kreas translokiĝojn kaj tro da infanoj hodiaŭ perdas siajn "radikojn", tio estas grava problemo.

En la listo estas 75 videoj ne ĉiuj plaĉas al mi kompreneble :-). Ekzemple mi ne ŝatas la 9-an 10-an.

Jen denove la ligilo:
http://youtu.be/Zy0FO4efUbE
Mireja
Fabian Eugen
2016-11-21 17:23:48 UTC
Permalink
Post by Mireille Corobu

Mi rigardis nur la unuan videon. Tiu virino havas belan kaj fortikan voĉon... Por rigardi ĉiujn 75 videojn, mi bezonas iom da tempo. Nuntempe mi estas okupata per tradukadoj. La suban tagĵurnalon mi skribis antaŭ 50 jaroj kiam mi vojaĝis en Hungarion por partopreni en studenta internacia renkontiĝo, nomata "Stelosemajno" en Balatonalmàdi.

https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/

Eugenio
Mireille Corobu
2016-11-21 20:54:03 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Mireille Corobu
http://youtu.be/Zy0FO4efUbE
Mireja
Mi rigardis nur la unuan videon. Tiu virino havas belan kaj fortikan voĉon... Por rigardi ĉiujn 75 videojn, mi bezonas iom da tempo.
Eugenio
En la unua video kantas Yann-Fañch Kemener, ĝi estas viro kiu naskiĝis en Sainte-Tréphine en vilaĝo, kiu situas meze de la distanco inter la naskiĝloko de mia edzo kaj la mia. Estas birdfluge 30 kelke da kilometroj inter niaj du naskiĝlokoj.
Jen ligilo por tiuj kiuj interesiĝas pri tiu kantisto kiu kantas ankaŭ por dancigi la publikon dum la Fest-Noz.
https://en.wikipedia.org/wiki/Yann-Fa%C3%B1ch_Kemener.

Ne valoras aŭskulti la tutan liston, sufiĉas la 8 unuajn de la listo.
Rimarkinde estas ke la bretonaj kantoj estas multe pli ofte kantataj de viroj.
Miaopinie la virinaj voĉoj ne bone konvenas por la "Kan ha diskan". Mi ne ŝatas la 9-an de la listo.

Mi deziras al vi sukceson por via tradukada laboro.
Kore salutas
Mireja
Fabian Eugen
2016-11-22 08:31:11 UTC
Permalink
Post by Mireille Corobu
Post by Fabian Eugen
Post by Mireille Corobu
http://youtu.be/Zy0FO4efUbE
Mireja
Mi rigardis nur la unuan videon. Tiu virino havas belan kaj fortikan voĉon... Por rigardi ĉiujn 75 videojn, mi bezonas iom da tempo.
Eugenio
En la unua video kantas Yann-Fañch Kemener, ĝi estas viro kiu naskiĝis en Sainte-Tréphine en vilaĝo, kiu situas meze de la distanco inter la naskiĝloko de mia edzo kaj la mia. Estas birdfluge 30 kelke da kilometroj inter niaj du naskiĝlokoj.
Ha! Tre interese. Lia voĉo ŝajnis al mi iomete vireca virina voĉo. Ĉiel ajn, bela voĉo.
Post by Mireille Corobu
Jen ligilo por tiuj kiuj interesiĝas pri tiu kantisto kiu kantas ankaŭ por dancigi la publikon dum la Fest-Noz.
https://en.wikipedia.org/wiki/Yann-Fa%C3%B1ch_Kemener.
Mi deziras al vi sukceson por via tradukada laboro.
Dankon! Mi tradukas la suban taglibron kiun mi skribis je la aĝo de 26 jaroj, en 1965. Mi tradukas ĝin al la hungara lingvo por igi ĝin komprenebla ankaŭ al miaj fratoj kaj parencoj, kiuj ne konas Esperanton.
Post by Mireille Corobu
Kore salutas
Mireja
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/

Amike salutas vin Eugenio!
Fabian Eugen
2016-11-15 15:16:18 UTC
Permalink
Il giorno mercoledì 28 ottobre 2015 11:53:31 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:

Mirinda Kroatio:

"La 21 provincoj (županije) de Kroatio, inter ili la nacia ĉefurbo Zagrebo, estas Bjelovar-Bilogora (Bjelovarsko-Bilogorska županija), Brod-Posavina (Brodsko-Posavska županija), Dubrovnik-Neretva (Dubrovačko-neretvanska županija), Istrio (Istarska županija), Karlovac (Karlovačska županija), Koprivnica-Križevci (Koprivničko-križevačka županija), Krapina-Zagorje (Krapinsko-zagorska županija), Lika-Senj (Ličko-senjska županija), Međimurje (Međimurska županija), Osijek-Baranja (Osječko-baranjska županija), Požega-Slavonio (Požeško-slavonska županija), Primorje-Gorski kotar (Primorsko-goranska županija), Sisak-Moslavina (Sisačko-moslavačka županija), Split-Dalmatio (Splitsko-dalmatinska županija), Šibenik-Knin (Šibeniksko-Kninska županija), Varaždin (Varaždinska županija), Virovitica-Podravina (Virovitičko-podravska županija), Vukovar-Srijem (Vukovarsko-srijemska županija), Zadar (Zadarska županija), Zagreba provinco (Zagrebačka županija) kaj urbo Zagrebo (Grad Zagreb)."

Informoj pri esperantistoj en Kroatio ĉe:

Kroata Esperanto-Ligo http://www.esperanto.hr
Reta kurso de Esperanto (kroatlingve) http://www.esperanto.hr/eo/index.html
Studenta esperanta klubo http://www.angelfire.com/sk2/sek
Osijeka Kvinopo - la unuaj esperantistoj el Kroatio (1889)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Krapina-Zagorje
-----------

En fojnamaseto bone bone bone tre. En fojnamaseto bone dormas mi:
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Eugenio
Fabian Eugen
2016-11-18 16:51:38 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
Jen video pri mia naskiĝurbeto. Mi tradukas la hungarajn vortoj de la aŭtoro de la video: Hodiaŭ matene (lunde) mi travojaĝis la stratojn de Erdőszentgyörgy/ Sangiorgiul De Padure

-------------
Konsilas rigardi ĝin Eugenio
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
Fabian Eugen
2017-01-11 22:09:04 UTC
Permalink
Il giorno venerdì 18 novembre 2016 17:51:39 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:
Jen video pri mia naskiĝurbeto. Mi tradukas la hungarajn vortoj de la aŭtoro de la video: Hodiaŭ matene (lunde) mi travojaĝis la stratojn de Erdőszentgyörgy/ Sangiorgiul De Padure
Post by Fabian Eugen
http://youtu.be/IaMbSiYJySE
-------------
Konsilas rigardi ĝin Eugenio
Mi skribis la suban tagĵurnalon okaze de mia unua vojaĝo en eksterlando. Ĉi tiu estis ankaŭ la unua okazo por renkontiĝi kun eksterlandaj esperantistoj por vera neceso de komunikado. Ne temas pri hungaraj esperantistoj ĉar mia denaska lingvo estas la hungara, en "Stelo-semajno"partoprenis ankaŭ multaj eksterlandanoj...En 1960 mi jam konis iom da baza gramatiko pri Esperanto, sed mi komencis studi ĝin, kune kun mia maljuna amiko sinjoro Kudelàsz, nur en 1964. Post unu jaro mi vojaĝis al Budapeŝto, por serĉi esperantistojn kun kiuj mi povas perfektiĝi en la lingvo. Jen mia taglibro kiu komenciĝas kun la tago 18-a de Julio 1965:

https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/
-----------------
Konsilas legi ĝin Eugenio
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Eugenio
Fabian Eugen
2017-03-28 22:00:05 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Eugenio
PS: Jen alia ligilo pri vojaĝoj:

https://www.facebook.com/LATAMItalia/?ft[tn]=k&ft[qid]=6402662187179868440
Fabian Eugen
2017-08-23 07:10:07 UTC
Permalink
Il giorno mercoledì 23 agostoo 2017 00:00:06 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

Jen alia vojaĝo. Ĉifoje temas pri vojaĝo en lernolibro. Mi citas el la lernolibro de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando, 7-a leciono.

"– Mi prezentos fragmenton el la humura romano «Kredu min, sinjorino!», unu el la plej ŝatataj libroj en Esperanto-lando. La aŭtoro estas Cezaro Rossetti,itallingvano, kiu naskiĝis en Svislando kaj vivis en Anglio. Li verkis la libron en Esperanto, ĝi aperis en Nederlando, mi aĉetis ĝin en Bulgario dum Universala Kongreso kaj legis en Rusio. Vere nekredebla sorto, kiu povus okazi nur al Esperanta libro!"

http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/vojagxo7.html
---------------------------------------
Konsilas legi ĝin Eugenio
Fabian Eugen
2017-10-11 13:37:16 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Jen alia vojaĝo. Ĉifoje temas pri vojaĝo en lernolibro. Mi citas el la lernolibro de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando, 7-a leciono.
PS: Oni vojaĝas pli volonte aŭskultante iom da muziko:

Kajto, Melankolia Trajn-kanzono
(Vojaĝaj rememoroj)

Pubblicato il 11 feb 2009 de Jacinto Yoguj
Muziko en Esperanto de la grupo Kajto:

----------------------------------------------------------------
Aliaj proponoj:
http://www.literaturoenesperanto.strefa.pl/vojagxoj.html
http://mia-vojo.blogspot.com/
https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
-------------------------------------------------------------------------
Jen kelkaj komentoj:
Lorenzo Tomezzoli
belege, mi jam spektis vin en Bourg en Bresse, Francio

Jacinto Yogui
'Coidealista'. Sed ĝenerale ni ne tradukas ĝin. Estas esperanta vorto tre konata tra la mondo. 

Iván Bujdosó
Bela melodio bela kantado

Jacinto Yogui
Dum turneo en Usono, la kantistoj de muzikgrupo Kajto vivis neforgeseblajn momentojn. Kiel en tiu nokto, kiam ili aŭdis melankoliajn sonojn de trajno. Ili memoris muzikistojn kiuj veturis pertrajne, kiel Woody Guthrie kaj Cisco Houston.
---------------------------------------------------
Proponas ĝin por aŭskultado kaj legado,
Eugenio da Sangiorgio
Fabian Eugen
2018-02-16 13:57:33 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
http://youtu.be/IaMbSiYJySE
-------------
Konsilas rigardi ĝin Eugenio
PS:

Evidente, al iuj ne plaĉas tempvojaĝoj. La pasinto jam tute ne interesas ilin. La videon faris Tar Andràs. Traduko: Hodiaŭ matene mi travojaĝis la stratojn de Erdőszentgyörgy/ Sangiorgiul De Padure. Mi montras ĝin al vi kiel pruvon ke homoj preferas imiti kion ili vidas kaj aŭdas ĉiutage en la televido. La hungara popolmuziko, kiu pli taŭgus kun ĉi tiuj video-klipoj, jam prekaŭ malaperis. Mi preferus la hungaran popolmuzikon, sed naĝi kontraùflue estas ne nur malfacilege, sed preskaŭ neeble.

http://youtu.be/IaMbSiYJySE
---------------------------------------------
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
Fabian Eugen
2017-11-04 16:23:02 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
Antoine estis serĉanta liton por tranoktado en Mogolio. Fine li trovis multe pli ol tion:

-------------------
Eugenio :-)
Fabian Eugen
2017-11-15 15:10:43 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-------------------
Eugenio :-)
PS: Jen alia vojaĝo de Antoine. Li dialogis eĉ kun Kristnaska Paĉjo: https://www.facebook.com/eugen.fabian.3
Fabian Eugen
2017-11-15 18:49:53 UTC

PS: Mi forgesis diri ke la celo de la vojaĝo estis Finlando. Jen la necesa ligilo: http://youtu.be/CQ9b7madElY
Fabian Eugen
2017-12-05 16:02:27 UTC

Jen mia unua vojaĝo eksterlanden. Ĉi tiu estis la unua fojo kiam mi uzis Esperanton pro vera neceso, ĉar okazis ke mia kunparolanto ne konis nek la hungaran nek la rumanan. Kompreneble mi renkontis ankaŭ personojn kiuj parolis neniun lingvon de mi konatan, nek Esperanton. Kun tiuj por interkompreno restis nur gestolingvo. Jen la necesaj ligiloj, itale, hungare kaj esperante:

https://fabigen.wordpress.com/diario-da-budapest-18-07-65/
https://fabigen.wordpress.com/budapesti-naplo-1965-07-18/
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/

Eugenio da Sangiorgio
Fabian Eugen
2018-02-24 15:41:41 UTC
Permalink
Il giorno sabato 24 febraio 2018 17:02:29 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:

Jen interesa vojaĝo en Italio kun nekutima vojaĝkunulo:

Fabian Eugen
2018-04-28 20:26:52 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Post by Oto Tekihaki
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-------------------
Eugenio :-)
PS: Jen alia vojaĝo de Antoine. Li dialogis eĉ kun Kristnaska Paĉjo: https://www.facebook.com/eugen.fabian.3
PS: Mi forgesis diri ke la celo de la vojaĝo estis Finlando. Jen la necesa ligilo: http://youtu.be/CQ9b7madElY
https://fabigen.wordpress.com/diario-da-budapest-18-07-65/
https://fabigen.wordpress.com/budapesti-naplo-1965-07-18/
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/
Eugenio da Sangiorgio
Kvankam ne samtempe, sed iu alia vizitis la saman ĉefurbon.

Rakontas Jefim Zajdman el Krimeo

Mia unua eksterlanda vojaĝo
En 1984 jaro okazis miraklo: oni permesis al mi, tiama disidento, forveturi eksterlandon
Mia unua eksterlanda vojaĝo

En 80-aj jaroj mi estis disidento kaj en jalta KŜĈ (Komitato de ŝtata sekureco) estis mia dosiero , do mi estis sub ties observado. Fondinte en Jalta junularan E-grupon "TERO" (Turista E-rondo), kiu poste iĝis E. klubo "Tero", mi pro tio neniam provis esti la prezidanto. Pri partopreno de eksterlandaj E-vojaĝoj mi eĉ ne revis.

Tamen, en 1983 jaro tiama turista E-organizaĵo "Monda turismo" anoncis konkurson, kies gajnintoj rajtus viziti senpage E-aranĝojn. La klubanoj konvinkis min partopreni la konkuron kaj mi konsentis, ĉar ie subkonscie sidis en mi penso, ke gajninto de la konkurso havos iujn ŝancetojn eĉ se estas disidento. Kaj komence de 1984 jaro mi verkis iun artikolon pri turismaj allogaĵoj de Krimeo, menciis E-festivalon "Velura sezono", kiun mi estis organizanta en Jalta ekde 1979 jaro, kaj aludis pri ebleco partopreni ĝin flanke de eksterlandaj esperanto-turistoj.

Post iom da tempo mi ricevis informon, ke gajnis la konkuron kaj oni demandis min, kiun E-aranĝon mi preferus partopreni. Bone komprenante la situacion, mi elektis 17-an Internacian naturamikan E-renkontiĝon en Abaliget kaj Pecs (8-17 julio) en la socialisma Hungario, La Klubo estis tre ĝoja, ke mi iĝis la gajninto kaj esperis, ke mi sukcesos partopreni la aranĝon. Tiam ĝis fino de la aranĝo estis kvar monatoj, sufiĉa tempo por provi.

En decembro venis la invitilo en esperanto . Sed kia estis mia elreviĝo, kiam en milicejo oni klarigis, ke personajn invitilojn eksterlanden oni ne akceptas kaj ke la invitilo devas esti en la rusa. En tiu tempo en Kievo ĉe ukraina filio de la "Societo de Kulturaj ligoj kun eksterlandoв" estis E-komisiono, kiu en Simferopol, ĉefa urbo de Krimeo, havis t.n. "Domo de amikeco". Certe tiun organizaĵon oni povus plenrajte nome filio de KŜĈ, sed, je kio la diablo ne ŝercas?, mi decidis provi.

Unue mi telefonis al hungara organizanto de la konkurso Elizabet Pallos kaj petis alsendi la invitilon en la rusa. Evidentiĝis, ke tajpilon kun rusa klavaro oni ne havas. Do mi petis kelkajn netajn ekzemplerojn de la oficiala papero de Hungara E-asocio kun ŝtampo kaj subskribo.

Pasis monato - nenio venis. Mi do ankoraŭfoje telefonis kaj petis denove sendi la paperojn. Sed sekvatage la unuaj 4 paperoj fine venis, poste ankoraŭ 4. Mi tuj veturis al la Domo de amikeco, klarigis tie la situacion kaj demandis, ĉu transdoni al ili la invitilon, se oni alsendos ĝin en la rusa. Oni (mi ne memoras, kun kiu parolis) respondis jese.

Reveninte hejmen, mi tuj tajpis la bezonatan invitilon en la rusa. Enmetis kelkajn erarojn (la hungaroj ja ne povus scii la rusan bone), kaj post tri tagoj du ekzempleroj de la invitilo estis jam en la Domo de amikeco. Tie mi klarigis, ke la leterojn oni transdonis al mi pere de hungaraj turistoj, vizitintaj fluge Krimeon.

La tempo pasis, sed neniu reago al la leteroj venis. Tamen semajnon antaŭ komenco de la E-aranĝo oni urĝe vokis min al la Domo de amikeco, solene informis, ke el Kievo venis la permeso kaj enmanigis biletojn tien-reen al Budapeŝto. Vi povas imagi mian miron kaj jubilon!

Kaj jen la 8-a de julio, mia naskiĝtago. Je la 7-a matene mi estas en Budapeŝto kaj dankas la Dion pro la rekompenco je mia longa E-aktivado. Mi vagis kun tornistro surdorse kaj miris la montrofenestrojn de vendejoj, plenajn de ekskluzivaj en Sovetunio varoj tiutempe. Ekzemple ĝinsoj. Poste eniris telefonan butikon, kie libere kuŝis dika telefona libro, kaj telefonis al ies numero el mia adresaro budapeŝta. "Ho Diablo" aŭdiĝis iu virina voĉo, estas ja la 6-a. Kaj ŝi pendigis la tubon. Mi forgesis, ke en Budapeŝto estas je unu horo malpli.

Do mi devis memstare serĉi la vojon al Abaliget pridemandi en la angla la preterpasantojn. En la renkontiĝo estis ĉ. 100 esperantistoj el 9 landoj. Oni lokigis min en unu ĉambron kun ĉeĥo, instruanta tie esperanton. Mi estis honora gasto tie. Multo estis tute nova por mi. Ekzemple diskotekoj kaj privatuloj vendistoj de glaciaĵo. Aŭ apuda tendaro de eksterlandaj socialistoj, anarkistoj kaj komunistoj. Mi kvazaŭ trafis alian mondon. Sed en la tendaro mi sentis min pli kutime. Tamen de tempo al tempo okazis konfliktetoj. Eble iuj konsideris min alsendita de KŜĈ. Unufoje vere aliris min iu hungaro kaj flustris: Ankaŭ mi estas la agento. En la tendaro mi interkonsentis kun la organizantoj pri partopreno de hungaraj esperantistoj septembre en la festivalo. Kaj tio vere okazis. Ili venis kiel turista grupo al Jalta, ekloĝis en hotelo kaj ĉiuvespere ĉeestis la koncertojn. Sed tio estas aparta temo.

Dum la renkontiĝo estis ankaŭ ekskurso al najbara urbo Pécs, kie mi vizitis muzeon de fama hungara pentristo Tivadar Kostka (1853 – 1919), pseŭdonomo Ĉontvari. Mi eĉ aĉetis tie du plakatojn de liaj pentraĵoj, kiuj plej impresis min: "Muro de ploro en Jerusalemo" kaj "Soleca cedro".

La unua pentraĵo estas granda (205/293 sm), kun 59 personaĵoj, en ĉiu intrigo, pasio. La farboj tre intensaj, tranĉas okulojn. Kripligitaj vizaĝoj, furiozaj okuloj. Kaj manoj: de lakte blankaj junaj ĝis tere-grizaj, oldecaj.

"Soleca cedro" - la plej fama lia pentraĵo. Granda kedro alkrocxigas per radikoj al abrupta roko. Unu branĉo rigardas al la horizonto, alia kvazaū trapikas la arbon.

Li estis simpla apotekosto. En 1881 li travivis lumigon, kiu predikis al li sorton de granda pentristo.. Li multe vojaĝis tra la mondo. Li kreis pli ol pentraĵoj, laŭ stilo plej parte ekspresionismaj. Liaj ekspozicioj estis en Parizo kaj aliaj eŭropaj landoj, sed en lia patrolando oni ne agnoskis lin, konsiderante lin freneza pro strangaĵoj de la konduto, asketa vivmaniero kaj profeta parolmaniero. En lasta halo de la ekspozicio liaj pentraĵoj estis nur brunkoloraj makuloj kaj strekoj, li freneziĝis.

Post la renkontiĝo mi veturis al Budapeŝto, kie restis ankoraŭ 10 tagojn ĉe mia E-korespondanto Ferenc Balogh. Tre impresis min E-vendejo en centro de la urbo. Mi ofte vizitis gxin, rigardante diversaj libroj kaj aliaj esperantajxojn.

Iun tagon, mi memoras, mi estis demandinta angle iun junulon vojon surstrate. Post kelkaj minutoj mi komprenis, ke anstataŭ "street" li diris "strato". Mi revenis kure al li kaj demandis, ĉu li estas esperantisto? Kaj vere, li estis komencanta esperantisto, gitaristo. Alifoje surstrate haltis apud mi aŭto, ĉar la posedanto ekvidis E-stelon sur mia brusto. Li invitis min al iu kafejo kaj regalis per pizza, kiun mi gustumis la unuan fojon en la vivo.

10 tagojn en Budapeŝto sen aktiva E-agado estis tiam por mi nekutime, kaj mi petis en oficejo de Hungara E-Asocio kontaktigi min kun iuj E-kluboj. Tio estis malfacile, ĉar somere budapeŝtaj esperantistoj kutime disveturas. Tamen oni konatigis min kun juna esperantistino Tunde, kiu instruis samtempe esperanton kaj naĝadon al infanoj en urba kulturdomo. Mi venis tien kelkfoje kaj instruis al la infanoj ludojn kaj E-kantojn. Poste oni sukcesis interkonsenti kun E-klubo de Keĉkemét, ĝemelurbo de la ĉefa krimea urbo Simferopol, pri mia vizito tien. Oni invitis min al redakcio de la regiona ĵurnalo, kie mi rakontis pri E-kluboj en Krimeo kaj pri miaj impresoj pri Hungario.

Mi ankaū memoras viziton al gimnazio, kie instruis nur monaĥoj. Unu el ili estis esdperntisto, li instruis matematikon. En la kelo la tuta muro estas plena de E-libroj. Mi prenis luksan libregon "Judo el getto" unu el multaj volumoj de la fama japana Ludovikido. Ĉu plaĉas? demandis la monaĥo. -  Certe! - Do estu via -  Per kio mi povas rekompenci la donacon? - ĝene demandis mi. - Per amikeco. La libro ĝis nun plibeligas mian E-libraron.

Mi memoras, kiel mi per lumbildoj prezentis en tiea E-klubo mian versan teatraĵon "Krimea legendo". Mi deklamis kaj de tempo al tempo aŭdiĝis rido. Kio okazas? demandis mi. - Daŭrigu, daŭrigu, ne atentu! - kriis oni. Poste mi eksciis, ke pro mia rusa prononco la lingvo sonis al ili kvazaŭ la ĉina. Mi ja estis tiam sperta esperantisto, tamen el la izolita per "fera kurtena" lando.

En Budapeŝto mia gastiganto Ferenc Balogh tre nervoziĝis pro mia prononco, instruis al mi, ke silabojn NI, DI, TI necesas prononci malmole. Iun tagon en subtera trapasejo min alparolis esperante vendisto de tiea libra butiko. Li longe penis deveni, el kiu lando mi estas, ĉar mia prononco jam esti ĝusta.

Mi bonorde revenis hejmen. Baldaux komenciĝis la rekonstrua periodo de Gorbaĉov kaj la netaj paperoj el Hungario
evidentiĝis tre taŭgaj. Sed pri tio poste.
• Kiel mi farigxis esperantisto*)
• Mi igxas aktivulo
• Kolomna junulara E-grupo
• Rememoroj pri Nikolao Rytjkov
• Rememoroj pri Leonid Borisov
• Mia unua eksterlanda vojagxo
• Svanetio
------------------------------------
Proponas Eugenio da Sangiorgio

http://www.tero.su/index.php?ling=esper&raz=2&rarti=30
Eugenio da Sangiorgio
2018-10-29 17:33:36 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
https://fabigen.wordpress.com/diario-da-budapest-18-07-65/
https://fabigen.wordpress.com/budapesti-naplo-1965-07-18/
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/
Eugenio da Sangiorgio
-------------------------------------------------------
PS: En la Sonĝo nenio estas malebla. Oni povas vojaĝi, senprobleme, eĉ ĝis la fino de la Universo. Oni povas vojaĝi eĉ en la tempo kaj en ĉi tiu mirinda lando eĉ neeblaĵoj tuj fariĝas eblaj:
….

https://www.facebook.com/groups/La.Vojagxo/
--------------------------------------
Amikeme vin salutas, Eugenio :-)
Eugenio da Sangiorgio
2018-10-31 13:04:07 UTC
Permalink
Il giorno dì 29 ottobre 2018 18:33:38 UTC+1, Eugenio da Sangiorgio ha
Post by Fabian Eugen
-------------------------------------------------------
PS: En la Sonĝo nenio estas malebla. Oni povas vojaĝi, senprobleme, eĉ ĝis la fino de la Universo. Oni povas vojaĝi eĉ en la tempo kaj en ĉi tiu mirinda lando eĉ neeblaĵoj tuj fariĝas eblaj: http://youtu.be/qn0OeJoQhvs ….
https://www.facebook.com/groups/La.Vojagxo/
Post by Fabian Eugen
--------------------------------------
Amikeme vin salutas, Eugenio :-)
PS: Mi deziras aldoni alian interesan ligilon: Kiam tiu lumradio ekiris ( 400 milionoj da jaroj post la "BigBang"). La universo havis nur 3 procentojn de ĝia aktuala aĝo. Nekredeble! Temas pri neimageblaj distancoj, tiel en tempo kiel en spaco. Sekve, tiun vojaĝon oni povas realigi nur en la fantazio. : http://go.nasa.gov/1QW8KEE
------------------------------
Eugenio da Sangiorgio ;-)
Eugenio da Sangiorgio
2018-11-09 13:26:01 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
Esperanto Variety Show
Pubblicato il 4 ott 2018

PS: Jen alia vojaĝanto. [Filmeto en Esperanto] Thomaso skribis: "Tre baldaŭ mi faros du interesajn vojaĝojn, kaj tio signifas ke venos bonaj aferoj por Esperanto Variety show. Post kelkaj tagoj okazos la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto, kaj ... nu, mi klarigas en la filmeto. Mi volas danki al tiuj, kiuj subtenas EVS-on en Patreon.":

-----------------------------------
Eugenio
Eugenio da Sangiorgio
2019-06-20 09:18:20 UTC
Permalink
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
Ĉu vi jam vojaĝis sur dorso de ĉevalo? Mi jes, sed ne tre ofte:
https://www.facebook.com/vardensafaris/videos/287721098663047/
----------------
Eugenio :-)
LeviPetro
2019-06-20 14:50:19 UTC
Permalink
Post by Eugenio da Sangiorgio
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
https://www.facebook.com/vardensafaris/videos/287721098663047/
----------------
Eugenio :-)
Mi ne sukcesis atingi la adresojn, kiujn vi donis, escepte de la lasta. Bedaŭrinde mi neniam havis la okazon de ĉevala rajdvojaĝo. Sed mi faris plurajn aviadilajn vojaĝojn. La plej longan mi efektivigis per Concorde al Usono. Mi alvenis al Novjorko pli frue ol mi foriris. Dum la vojaĝo ni havis paneon super la nuboj.
Tio estis paneo de kino. Anstataŭ kinospektaklo, kun miaj kunvojaĝantoj mi vizitis la supran etaĝon kaj trinkis ion. La
pejzaĝo ĉiuflanke kaj ĝis plej malproksima horizonto konsistis
nur el blanka nubaro sub pure blua ĉielo. Ĉe la alveno, ĉar miaj vojaĝkondiĉoj kaj celoj ŝajne estis pli simplaj ol tiuj de miaj kunvojaĝantoj, kaj mia absoluta manko de intenco perforte renversi la registaron de Usono estis evidente sincera, mi fulmrapide trapasis doganon kaj policekzamenon kun plej afabla interŝanĝo inter demandoj de du usonaj ŝtatoficistoj kaj miaj respondoj. Poste, dum mi atendis relative longe miajn kunvojaĝantojn, mi konversaciis kun usonano, kiu revenis plena de entuziasmo el Parizo, kies gasteman afablecon li multe laŭdis. Mi pensis, ke li estis relative bonŝanca sed probable mem gajnis tiun rezulton per sia amika konduto. Poste, kune kun tiu usonano, miaj kunvojaĝantoj kaj kelkaj aliaj personoj, ni helikoptere faris kelkminutan vojaĝeton de la flughaveno al la fervoja stacidomo de Novjorko, kie atendis nin niaj invitintoj por konduki nin al Ĉikago, kiun ni denove atingis pli frue, ol ni fervoje ekveturis. Novjorko kaj Ĉikago apartenas al du malsamaj horzonoj kaj la veturo inter ambaŭ urboj daŭris malpli ol unu horon.

Amike, Petro.
Eugenio da Sangiorgio
2019-06-21 11:49:14 UTC
Permalink
Post by Eugenio da Sangiorgio
Post by Oto Tekihaki
Kion mi sonĝis pri vojaĝoj en mia junaĝo, Antoine de Maximy realigis.
https://www.facebook.com/JiraidormirchezvousOfficiel/videos/3588218538726/
https://www.facebook.com/Antoine-de-Maximy-31577079006/?hc_location=ufi
-----------
La kilometrojn de miaj ĉiutagaj vojaĝoj mi povus kalkuli per la fingroj de unu mano. Tamen mi estas kontenta ĉar, krom la sano, ili donas al mi ankaŭ multan plezuron…
http://youtu.be/5lSfhaNg3Rs
-------
Oto
https://www.facebook.com/vardensafaris/videos/287721098663047/
----------------
Eugenio :-)
Mi ne sukcesis atingi la adresojn, kiujn vi donis, escepte de la lasta. Bedaŭrinde mi neniam havis la okazon de ĉevala rajdvojaĝo. Sed mi faris plurajn aviadilajn vojaĝojn. La plej longan mi efektivigis per Concorde al Usono. Mi alvenis al Novjorko pli frue ol mi foriris. Dum la vojaĝo ni havis paneon super la nuboj. Tio estis paneo de kino. Anstataŭ kinospektaklo, kun miaj kunvojaĝantoj mi vizitis la supran etaĝon kaj trinkis ion. La pejzaĝo ĉiuflanke kaj ĝis plej malproksima horizonto konsistis
nur el blanka nubaro sub pure blua ĉielo. Ĉe la alveno, ĉar miaj vojaĝkondiĉoj kaj celoj ŝajne estis pli simplaj ol tiuj de miaj kunvojaĝantoj, kaj mia absoluta manko de intenco perforte renversi la registaron de Usono estis evidente sincera, mi fulmrapide trapasis doganon kaj policekzamenon kun plej afabla interŝanĝo inter demandoj de du usonaj ŝtatoficistoj kaj miaj respondoj. Poste, dum mi atendis relative longe miajn kunvojaĝantojn, mi konversaciis kun usonano, kiu revenis plena de entuziasmo el Parizo, kies gasteman afablecon li multe laŭdis. Mi pensis, ke li estis relative bonŝanca sed probable mem gajnis tiun rezulton per sia amika konduto. Poste, kune kun tiu usonano, miaj kunvojaĝantoj kaj kelkaj aliaj personoj, ni helikoptere faris kelkminutan vojaĝeton de la flughaveno al la fervoja stacidomo de Novjorko, kie atendis nin niaj invitintoj por konduki nin al Ĉikago, kiun ni denove atingis pli frue, ol ni fervoje ekveturis. Novjorko kaj Ĉikago apartenas al du malsamaj horzonoj kaj la veturo inter ambaŭ urboj daŭris malpli ol unu horon.
Amike, Petro.
Dankon pro via tre detala kaj interesa priskribo! Mi vojaĝis nur trifoje per aviadilo. La lasta fojo estis tre grava ĉar, pro manko de mono, mi jam delonge ne estis en Transilvanio por viziti miajn fratojn. Sed mia filo volis filmi ĉi tiun raran okazaĵon. Bedaŭrinde li devis atendi tri horojn ĝis kiam la aviadilo ekflugis. La kialo estas ke ie estis malbela vetero kaj la piloto ne volis riski. Poste ĉio iris bone kvankam ni vidis kelkaj fulmojn sed la tempesto jam forpasis... Ŝerca demando. Ĉu al vi neniam okazis ke la piloto kabeis?:
https://www.facebook.com/groups/shercoj/permalink/688030817968840/
---------------------------------------
Dankeme Eugenio! :-)

Loading...