Post by mireille corobuPro tio tre interesas min legi vian opinion pri la teksto.
Mi ghis nun ne legis ghin, nur la priplenditan parteton. Mi opinias, ke
rilate al la islamisma perforto estas pli-malpli egale, kion la Papo diris.
Jam en tiu chi novajhgrupo estas regule eldirataj absurdaj mesogoj pri
kristanismo, kiujn ni eltenas sen sendi leterbomobojn al la bedaurinduloj,
kiuj skribis ilin. Regule islamaj moshtoj eldiras fortajn akuzojn kontrau
la katolika eklezio (kaj foje en ili trovighas ech kerno de vero), sen ke
ni pro tio bruligus moskeojn au simile.
Estas ja evidente, ke islamaj moshtoj uzis la kelkajn vortojn nur por inciti
la amasojn kontrau la Okcidento. Se ili ne uzus tion chi, ili uzu ion
alian. La situacio rilate al tiu chi punkto ne diferencas de la tiel nomata
"kverelo pri la karikaturoj". (Tamen kompreneble ekzistas diferencoj inter
tiuj du aferoj.)
Jen bona komento de jhurnalisto el la chefurba studio de la Dua Germana
Televizio (ZDF), Thorsten Alsleben:
<<
Inverse verŝajne okazus mondmilito ... La islam-kverelo montras la
diferencojn inter la religioj - Komento de Thorsten Alsleben / Ĉefurba
studio de ZDF
Bv. imagi la jenon: Alta islama kleriko prelegas en islamlernejo ie sur la
araba duoninsulo. En tiu prelego li varbas por senperforteco en la nomo de
la religio. Por ilustri tion, li citas dialogon de antaŭ proks. 600 jaroj
inter araba reganto kaj kristana klerulo. En ĝi la islamano riproĉas al la
kristano, ke la eklezio per la krucmilitiroj perforte provis disvastigi la
kredon. Kiel parto de tiu prelego la islama kleriko alvokas la ekleziojn,
klarigi ilian rilaton al la perforto. Kio okazus? Nenio!
Kaj nun bv. plu imagi: La parlamento en Grandbritio decidas unuanime, ke tiu
ĉi kleriko devas tuj pardonpeti, la vicprezidanto de pola reganta partio eĉ
komparas lin al Hitlero kaj diversaj kristanaj organizoj alvokus ĉiujn
kristanojn, elfari reprezaliojn kontrau islamanoj. En Germanujo pluraj
moskeoj estas trafitaj de brulatakoj kaj en Usono Evangelikaloj mortpafus
islaman kuraciston. La reago de la islamanoj: verŝajne mondmilito!
Atencoj kontraŭ preĝejoj
Ke ni post la Papaj eldiroj en Regensburgo ne havas mondmiliton, kvankam ĉio
tio - nur kun inversaj roloj - okazis, ni dankas ankaŭ al la diferencoj
inter kristanismo kaj islamo. Tiel okazis sekve al la Papaj eldiroj serio
de atencoj kontraŭ preĝejoj en la Okcidentjordana lando, kiujn la
reprezentanto de la Papo en Jerusalemo komentis per la vortoj: "La atencoj
ne ĝenos la bonajn rilatojn inter islamanaj kaj kristanaj palestinanoj."
Jen perfortaj atencoj - jen kristanaj grandanimeco kaj preteco al repacigo.
Parolanta silentado de la Islam-reprezentantoj
Kaj kiel reagis la islamanoj aŭ iliaj organizitaj reprezentantoj en
Germanujo al la Papa parolado? Anstataŭ kun grandanimeco kaj preteco al
repacigo kun nekomprenemo kaj kritiko. Tio estas apenaŭ komprenebla, ĉar
ili ja -- kontraŭe al la fanatikigitaj amasoj en eksterlando -- almenaŭ
havis la eblecon, ekkoni la tutan paroladon. Sed tio estus tolerebla, se
ili almenaŭ samtempe kritikus la troigitajn reagojn en la islama mondo,
ĉefe la perfortojn. Sed pri tio - parolanta silentado de la reprezentantoj
de la Islamo en Germanujo. Cetere la maniero de la kritiko kontraŭ la Papo
estas atestilo por lia -- eĉ se nur marĝene kaj nerekte eldirita --
deklaro: La Islamo devas klarigi sian rilaton al la perforto. Ĉar kiel
reagas multaj klerikaj kaj laikaj reprezentantoj de la islamaj landoj? Ili
siavice uzas perforton, incitas al perforto, toleras perforton aŭ almenaŭ
ili ne distancigas sin de la perforto de siaj samkredanoj.
Mi estas kiel protestanto danka al Benedikto XVI. (la DEKSESA ;)
Mi estas kiel protestanto danka al Benedikto XVI: Li metas sian fingron en
vundo, kiun povis kaŝi la religimalklariginta multkulturo-ebrieco, sed ne
sanigi: La kristanismo estas kredo el racio kaj amo, dum en la Islamo oni
predikas ankoraŭ ofte religion de perforto. Per sia dimanĉe postsendita
pravigo, kiu ja ne estis pardonpeto, sed tamen gesto al interpacigo,
Benedikto pruvis ĝuste tiujn ĉi kristanajn racion kaj amon. Ĉu tio
trankviligos la fanatikuloj en la moskeoj? Apenaŭ. Ĉu tio deturnu la Papon
aŭ nin de tio, daŭre plu substreki tiun ĉi specifaĵon de la kristana
religio? Ankaŭ ne! Kaj kvazaŭ Benedikto la 16a antaŭsentus, li citis fine
de sia pridisputata sed saĝa parolado en Regensburgo la antikan filozofon
Sokrato: "Oni ja komprenus, se iu pro kolero pri tiel multa malvero dum sia
tuta restanta vivo malamus kaj mallaŭdus ĉiujn parolojn pri la esto. Sed
tiel li perdus la veron de la estanta kaj suferus tre grandan damaĝon." La
damaĝo de la prisilentita vero estas pli granda ol la damaĝo pro la
pridisputata vero.
Sebastiano
--
Wie zitiere ich im Usenet?
http://www.afaik.de/usenet/faq/zitieren/