Post by Fabian EugenProfunde elpensitaj, liaj rakontoj kondukas leganton en tute neatenditan mondon jam plenan de ĝia propra, tute aparta historio. Li koloris siajn kulturojn ĝis eĉ la plej malgranda detalo per mirinde bildopentra stilo. Ŝajnas tiel, kvazaŭ li ja rakontis pri iu jam reala lando. Tiom versimilaj estas liaj mondoj, ke leganto povas eĉ senti sian propran fantazia. Rigardante supren de la fina paĝo, oni trovos nur grizecon en la reala mondo. Leginte ion ajn de li, oni suferos kiel drogulo. Tuj komencos sopiro por biso kiu neniam fados. Por tio, la sola kuraco estas plonĝi refoje en la vastajn universojn de la plej supera majstro-imagisto, Ĝak VANS."
https://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance
----------------------------
Eugenio da Sangiorgio
https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
Jen Fragmento el la fantasta romano de Jack Vance
Ĉi tie temas pri miskomprenoj inter la teranto Ifness kaj loĝanto de la planedo Durdano, la muzik-artisto Gastel Etzvane. Lasta parto de la 11-a kaj lasta ĉapitro de la fantasta libro "Asutroj " de Jack Vance:
"Li descendis en la salonon kaj trovis tie sian amikon Frolitz kiu estis parolanta kun Fontenay. La muzikisto ekstaris kaj brakumis lin: Bone, mia knabo. Mi ne vidas vin de monatoj, kaj mi aŭdis ke vi havas nekredeblan aventuron malantaŭ vi. Cetere, vi ĉiam serĉis kolrompajn vagabondadojn. Sed nun vi estas denove ĉi tie kaj vi aspektas, kiel mi devas diri,..kiel iu kiu akiris multajn kuriozajn konojn. Kian muzikon vi ludis? Etzwane ridis: Mi komencis lerni Grandan Kanton el mil kvarcent strofoj. Sed mi lernis nur ĉirkaŭ dudek. -Bona komenco! Eble ni aŭdos ĉivespere kelkajn strofojn el ĝi! Mi prenis novulon en la grupon, inteligentan junulon, certan Paganese, al kiu tamen mankas elasteco. Mi ne kredas ke li iam lernos ĝin. Vi povos rehavi vian malnovan lokon, kaj Ĉad povos transpreni la glitbason. Kion vi pensas pri tio? -Unue mi diras al vi ke hodiaŭ vespere mi certe ne povas ludi. Mi elrevigus vin ĉiujn. Due, mi estas ege malsata. Mi estis en Karaz kaj tie mi nutris min mizere. Trie, kio koncernas la venonton, mi havas nenian ideon kion mi faros. – Ĉiam estas aliaj interesoj kiuj perturbas vian muzikon, klarigis Frolitz kolerete. Mi imagas ke vi venis ĉi tien por renkontiĝi kun tiu via maljuna amiko kies nomon mi ne memoras. Mi vidis lin ofte en ĉi tiuj lastaj tagoj… Ho! Jen rigardu, li estas tie. Li estas iranta al sia kutima angultablo. Aŭskultu mian konsilon: ignoru lin! -La konsilo estas bona, diris Etzwane mallaŭte, tamen mi devas paroli kun Ifness. Mi venos poste al vi. Etzwane trairis la salonon kaj haltis ĉe la angultablo: Mi estas surprizita vidi vin ĉi tie. Ifness levis senesprime sian rigardon kaj kapsalutis lin mallonge: Ha, estas vi Etzwane, mi tre hastas. Mi volis nur manĝi iom kaj poste foriri. Etzwane lasis sin fali en seĝon kaj fiksrigardis lin kvazaŭ li volus malkovri la sekretojn de Ifness per la okuloj: Ifness, li diris emfaze; Unu el ni estas frenezulo. Kiu estas vi aŭ mi? Ifness kolere levis la manon.- La rezulto estus preskaŭ la sama. Ĉiukaze ekzistus la sama diferenco de opinioj. Sed mi povus diri ke mi… Etzwane daŭrigis kvazaŭ li ne estus aŭdinta lin. -Ĉu vi memoras la cirkonstancojn de nia adiaŭo? Ifness kuntiris la brovojn: Kial mi ne devus memori? La evento okazis en centro de la norda parto de Karaz. Iun tagon kiun mi ne povas indiki ekzakte, al mi ŝajnas ke vi iris por serĉi barbaran knabinon, ĉu ne?. Se mi memoras bone mi malkonsilis tion al vi.- Ĝenerale okazis ĝuste tiel. Vi foriris por organizi help-ekspedicion… Kelnero portis supujon kaj metis ĝin antaŭ Ifness. Li levis la kovrilon flaris ĝin kaj verŝis supoĉerpilon da verda supo de marfruktoj sur sian teleron kaj komencis kulerumi ĝin. Dume li kuntiris iomete distrite siajn okulbrovojn kaj returniĝis al la rimarko de Etzwane. -Ni vidu, kiuj estis la cirkonstancoj... Temas pri la alulaoj kaj Hozman Gorĝodoloro. Vi volis organizi kavalirekspedicion en la ĉielon por savi knabinon sur kiun vi ĵetis unu okulon. Mi klarigis al vi ke tia lukso estas ne nur nepraktika sed eĉ sinmortiga. Mi estas feliĉa vidi ke vi lasis vin konvinki.- Mi memoras malsame la aferon, diris Etzwane. Mi proponis konkeri la transport-ŝipon. Vi diris ke tia kaptaĵo interesus multe la teranojn kaj ke savoŝipo alvenos en du aŭ tri semajnoj.- Jes, ĝuste. Mi menciis la aferon al Daskonetta sed li opiniis ke tia paŝo superas lian kompetentecon kaj tiel nenion oni faris... Ifness gustumis la supon kaj ĵetis sur ĝin iom da pipro. Ĉiukaze la rezulto estas la sama, do vi ne devas zorgi. Etzwane devigis sin esti trankvila: Kiel vi povas diri tion, se ŝipo plena de kaptitoj estis portita en malproksiman planedon? -Mi diras tion nur tute ĝenerale, diris Ifness. Koncerne min, mia laboro portis min ĉirkaŭen en la galaksio. Li rigardis sian kronometron. Mi havas ankoraŭ nur paron da minutoj. La asutro kiun mi kaptis ĉi tie en Ŝant kaj ankaŭ aliaj ekzempleroj estis pristuditaj. Eble interesas vin aŭdi kion mi eksciis. Etzwane lasis sin fali malantaŭen en la seĝo kaj diris: Se vi nepre volas, parolu al mi pri la asutroj. Ifness manĝis sian supon per kalkulitaj movoj... Kelkaj aferoj pri kiuj mi raportos al vi estas supozoj, kelkaj estas konkludoj, aliaj estas konstatoj kaj la resto devenas el rekta komunikado. La asutroj estas antikvega raso kaj ili havas eksterordinare longan historion. Kiel ni jam sciis ili estas parasitoj kaj estis evoluintaj el speco de hirudoj, alivorte sangvosuĉantoj de la marĉejo. Ili akumulas informojn sur la surfacoj de kristaloj kiuj troviĝas en ilia abdomeno. La kristaloj kreskas kaj la asutroj kreskas. Granda abdomeno signifas grandan scion. Ju pli granda estas la abdomeno des pli alta estas la kasto al kiu la asutro apartenas. La asutroj komunikiĝas inter si per nervaj impulsoj aŭ per telepatio. Multaj asutroj kunligitaj povas plenumi tre kompleksajn intelektajn taskojn. Estas eterna verdiro ke en laŭgrade malboniĝantaj kondiĉoj la intelekto evoluas. Ankaŭ por la asutroj estis tiel. Ili havis kaj havas ankoraŭ terure altan reproduktiĝan nivelon. Ĉiu asutro produktas ĉirkaŭ unu milionon da filoj kiuj estas orientitaj laŭ unu el la du vivoformoj kaj ili devas kunligi sin kun ekzemplero de la alia vivoformo por sukcesi transvivi. En la unuaj tempoj la asutroj superpopoligis sian marĉejon kaj ili estis devigitaj akiri rajdestaĵojn. Ili estis devigitaj dresi ilin, konstrui stalojn, ĉikaŭbarilojn kaj kontroli ilian kaj la propran ritmon de reproduktiĝo. Estas grave rekoni la dinamikon de la asutroj, ilian bazan psikan impulson kiu konsistas el la deziro regi rajdestaĵojn fortajn kaj aktivajn. Temas pri neceso fundamenta kiel tiu kiu devigas la plantojn turniĝi al la sunlumo aŭ tiu kiu devigas homojn serĉi manĝaĵon kiam ili estas malsataj. Nur rekonante ĉi tiun deziregon regi, ni povas kompreni almenaŭ proksimume la aktivecon de la asutroj. Je ĉi tiu punkto mi devas aldoni ke ĉiuj niaj pli fruaj teorioj estis naivaj kaj malekzaktaj. Feliĉe, miaj priserĉoj nun portis la veron al la sunlumo. Pro ilia inteligento kaj ilia kapablo transdoni ĉi tiun inteligenton, kaj pro ilia laŭnatura rabobesta instinkto, la historio de la asutroj estas kompleksa kaj drameca. Ili transvivis multajn eraojn. Ekzistis periodo artefarita en kiu la asutroj elprovis kemiajn alimentojn kaj elektrajn senzaciojn. Ili produktis tutajn marojn da nutraĵoj, en kiuj ili ĉirkaŭnaĝis. En alia periodo la asutroj bredis optimumajn rajdestaĵojn por ne diri rajdobestojn, kiuj estis venkitaj kaj detruitaj de aliaj asutroj rajdantaj sur siaj praaj rajdobestoj jam en la antikveco, en la pramarĉejo. Ĉi tiuj rajdobestoj de la pratempoj estis en ilia hejmplanedo preskaŭ tute formortintaj kaj tiel la asutroj estis devigitaj al interplaneda konkero. Sur la planedo Kaujo ili trovis ĉirkaŭaĵon kiu estis preskaŭ identa al tiu de ilia hejmplanedo kaj la kaoj estis taŭgaj rajdestaĵoj. La asutroj konkeris kaj plene ekkontrolis Kaujon kiu dum la paso de la jarcentoj fariĝis ilia dua patrujo. Sur Kaujo ili troviĝis antaŭ neatendita kaj malagrabla cirkonstanco. Iom post iom la kaoj adaptiĝis al la asutroj kaj la roloj inversiĝis. La asutroj anstataŭ esti la rega elemento de la simbiozo fariĝis suborditaj. La kaoj komencis uzi ilin por taskoj malpli dignaj kiel ekzemple kontrolistoj de minejmaŝinoj, instalaĵoj por diversaj laboroj kaj aliaj similaj aferoj. Ili uzis asutrojn kunligitajn inter si kvazaŭ kalkulatoroj aŭ instrumentoj por konsultado. Sume, la kaoj uzis la asutrojn por kreskigi la proprajn povojn kaj ne inverse. Al la asutroj la afero ne plaĉis. Eksplodiĝis milito kaj la asutroj de Kaujo estis sklavigitaj. De tiu momento la kaoj fariĝis estroj kaj la asutroj servistoj. La asutroj forpelitaj de Kaujo serĉis urĝe novajn gastigantojn, alivorte rajdobestojn. Ili venis sur la planedon Durdano kie la loĝantoj estis facilmovaj, rezistaj kaj efikaj kiel la kaoj, kaj pli facile kontroleblaj. Durdano estis mondo tro seka por la asutroj tiel dum du aŭ tri jarcentoj ili portis plurmilojn da viroj kaj virinoj sur ilian mondon, kie tiuj estis integrataj en ilian vivsistemon. Sed ili ankoraŭ sonĝis pri Kaujo pro ĝiaj idiliaj erikejoj kaj ravaj marĉejoj. Sekve ili eksplodigis detruan militon kontraŭ la kaoj uzante homojn kiel militistojn sklavajn. La kaoj kiuj neniam estis tre nombra popolo estus forkunsumitaj en milito kiu havus por ili fatalajn konsekvencojn, se ili ne sukcesos iel kontraŭstari la homajn atakojn. Kiel eksperimento ili kreis la roguŝkojn kiujn ili sendis sur Durdanon por detrui la homan rason. Kiel ni scias la eksperimento fiaskis. Poste ili pensis uzi la humanojn kontraŭ la asutroj sed ili fiaskis denove ĉar la korporacio de sklavaj militistoj ribeliĝis kaj rifuzis militi por ili kaj turniĝis kontraŭ ili mem. -De kie vi scias ĉion ĉi? Demandis Etzwane. Ifness faris vagan geston malaprezan. Li finmanĝis kaj estis videble senpacienca.-Mi uzis la eblecojn kiujn ofertis la Historia Instituto. Parenteze, Daskonetta estas venkita. Mi superis lian obstinan pedantecan malfleksemon. Mi transdonis la aferon al la Koordina Komitato kie mi trovis subtenojn por mia vidpunkto. La Teromondoj ne povas toleri ke homoj estu sklavigitaj fare de alienaj rasoj. Ĉi tiu estas baza principo. Mi oficiale akompanis niajn militfortojn kiel konsilanto de la komandanto sed en praktiko la ekspedicion komandis mi. Alveninte al Kaujo ni konstatis ke tiel la kaoj samkiel la asutroj estis elĉerpitaj kaj malkuraĝigitaj. En nordo ni interrompis kunfrapiĝon inter militŝipoj kaj ni aldevigis pacon je duraj sed justaj kondiĉoj. La kaoj devis redoni ĉiujn iliajn asutrojn kaj rehejmigi ĉiujn homajn sklavojn. La asutroj rezignis al la provo submeti Kaujon kaj akceptis reporti sur Durdanon ĉiujn iliajn homrasajn rajdestaĵojn. La solvon de ĉi tiu malsimplega problemo ni realigis per eleganta simpleco en kadro de reciproka interkompreno. Jen mallonge la aktuala situacio... Dume, Ifness sorbadis sian verbenan teon...Etzwane sidis sur sia seĝo kvazaŭ iomete ĝibiĝinta. Li pensis al la blankaj kaj arĝentkoloraj kosmoŝipoj kiuj forigis la kaajn ŝipojn de la asutraj nigraj globoŝipoj. Li rememoris per ekbrilo de amara humorismo ke la trejnkampo estis sendefenda kaj regata de apatio kaj estis memkompreneble se li kaj liaj homoj konkeris ĝin per tiom da nekredebla facileco. La kosmoŝipo kiun ili kaptis per kolera decidemo, en la realeco venis por reporti ilin al Durdano. Do, tute ne estis mirinde se ili renkontis tiel malfortan rezisemon. Ifness parolis per tono de edukita interesiĝo: -Vi ŝajnas esti turbata. Ĉu mia rakonto dolorigas vin?-Tute ne. Kiel vi diris: La vero detruas multajn iluziojn. -Kiel vi vidas mi estis engaĝita en grandaj aferoj kaj mi ne povis zorgi persone pri la kaptitaj alulaoj kiuj probable nun estas denove vagantaj laŭ la rivero Vuruŝ. Li kontrolis refoje sian kronometron. Kaj vi? Kion vi faris post kiam ni disiĝis? -Ho, nenion gravan, respondis Etzwane. (Li hontis konfesi sian aventuron en la malproksima planedo Kaujo ĉar li ne volis ke Ifness sciu lian serion de stultaj miskomprenoj. Li ŝajnigis ke li neniam forlasis Durdanon.) Post kelkaj negravaj malagrablaĵoj mi revenis al Ŝillinsk. Cetere, mi kunportis al Garwiy vian boaton. Ha! Vi estis tre ĝentila. Tio trafas en ĝustan momenton. Daskonetta sendis al mi boaton de kosma ŝipo al Ŝillinsk. Kompreneble, mi foriris per tiu boato. Li rigardis refoje sian kronometron. Nun se vi volas pardoni min, mi devas ekiri. Nia kunlaborado daŭris plurajn jarojn, sed mi ne kredas ke ni refoje renkontiĝos. Mi lasos Durdanon kaj mi ne intencas reveni. Etzwane malstreĉiĝis en sia seĝo kaj diris nenion. Liaj pensoj flugis foren. Li pensis al lokoj malproksimaj, al grandaj riveroj, nomadaj klanoj kaj li rememoris la teruraĵojn sur la bordo de la transporta kosmoŝipo, la morton de Karazan. Li pensis al la erikejoj de nigra veluro kaj al la malhelpurpuraj marĉejoj. Li rememoris pri Poloviĉ kaj Kretzel. Ifness ekstaris. -En Ŝagfo, diris Etzwane, estas maljunulino, laŭnome Kretzel kiu konas mil kvarcent strofojn de la Granda Kanto de la kaoj. Temas pri kono kiu mortos kun ŝi. -Ĉu vere? Ifness hezitis tuŝante sian longan mentonon: Mi raportos pri tio al la kompetentaj aŭtoritatoj kaj Kretzel estos intervjuata. La rezulto certe estos avantaĝa ankaŭ por ŝi. Kaj nun... -Ĉu vi bezonas helpanton, asistenton? Li ne havis la intencon fari tiun denandon. Ĝi elvenis spontane de lia buŝo. Ifness skuis ridetante la kapon: Tio ne estus praktika. Gastel Etzwane adiaŭ! Kaj li forlasis la gastejon. Etzwane staris senmove sur sia seĝo kvaronhoron. Poste li ekstaris kaj sidiĝis ĉe alian tablon en la kontraŭa angulo de la salono. Lia apetito forpasis. Li mendis botelon da forta vino. Tiam li ekaŭdis muzikon. Frolitz kaj liaj roza-nigra-malhelbluaj verduloj ludis gajan kanton de la montaroj Lor-Aspen. Fine venis Frolitz al lia tablo. Li metis manon sur la ŝultron de Etzwane.- Tiu homo estas for kaj tio estas bona afero. Li havis malbonan influon sur vin. Li devojigis vin de via muziko. Nun fine li estas for kaj ĉio estos kiel antaŭe. Venu kaj ludu vian khitanon. Etzwane rigardis en sian malvarman vinon kaj observis iajn lumrefleksojn kaj ombrojn sur ĝia surfaco: Li estas for, tamen hodiaŭ mia kapo ne taŭgas por la muziko, diris li per peza lango. -La kapo? Demandis Frolitz. Kiu ludas per la kapo? Ni uzas por tio la fingrojn, la spiron kaj ĝojan animstaton. -Estas vere, tamen miaj fingroj estas blindaj. Mi nur hontigus vin ĉiujn. Hodiaŭ mi restas sidiĝinta, mi aŭskultos vin kaj mi ebriiĝos per kelkaj glasoj da bona vino. Morgaŭ ni vidos kio okazos. Li longe fiksrigardis la pordon tra kiu Ifness malaperis."
Fino de la 11-a kaj lasta ĉapitro de la fantasta libro "Asutroj " de Jack Vance.
Se vi deziras legi la tutan ĉapitron, de la komenco ĝis la fino, jen taŭga ligilo: https://fabigen.wordpress.com/pri-tradukado/
Se vi deziras legi la tutan romanon de la komenco ĝis la fino, jen taŭga ligilo por vi:
http://fabigen.wordpress.com/asutroj/
---------------------
Amike, Eugenio